Hava Nagila

Hava Nagila (hebree הבה נגילה, trad. lasu nin ĝoji) estas festa kanto, aparte populara inter laikaj judaj kaj cigankomunumoj, kiu originis inter ĥasidaj judoj[1] kaj fariĝis daŭra programnumero por judaj geedziĝoj, barmicvaj festadoj kaj aliaj similaj okazaĵoj. La populareco de la kanto estas tia, ke multaj konsideras ĝin popola. Dum la jarcento, la ritmo estis ŝanĝita plurajn fojojn kaj la moderna versio estas iom diferenca de la originalo. La kanto estis tradukita kaj adaptita en multajn lingvojn.

Hava Nagila
ArtistoAbraham Zevi Idelsohn
Publikigo1918
|-muzika ekzemplo
"Hava Nagila"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

La melodio reprezentanta la klezmeran popolmuzikon de eŭropaj aŝkenazaj judoj ricevis siajn hebreajn vortojn nur komence de la 20-a jarcento. La populareco de la simpla kaj alloga melodio disvastiĝis trans naciaj limoj, kaj centoj da muzikistoj registris siajn proprajn versiojn de ĝi, inkluzive de Harry Belafonte, Bob Dylan kaj Pete Townshend, kaj en Finnlando Carola, Marion, Matti kaj Teppo kaj multaj aliaj.

La teksto de la kanto estis skribita en 1917 por festi la venkon de Britio en la Unua Mondmilito en Palestino kaj la Balfour Deklaracio, en kiu Britio kondiĉe apogis cionismajn planojn por juda nacia hejmo en Palestino. La tekston de la kanto verkis Abraham Zvi Edelson[2]. La melodio estas ukraina, tre populara ĉe la regiono Bukovino.

Tekstoj kaj melodio redakti

Testo in ebraicoTraslitterazioneTraduzione
הבה נגילהHava nagilaNi ĝoju
הבה נגילהHava nagilaNi ĝoju
הבה נגילה ונשמחהHava nagila venismechaNi ĝoju kaj estu gajaj!
 (ripetu du-foje) 
הבה נרננהHava neranenaNi kantu
הבה נרננהHava neranenaNi kantu
הבה נרננה ונשמחהHava neranena venismechaNi kantu kaj estu gajaj!
 (ripetu du-foje) 
!עורו, עורו אחיםUru, uru achim!Vekiĝu, vekiĝu fratoj!
עורו אחים בלב שמחUru achim belev sameachVekiĝu fratoj kun felica koro
 (ripetu kvar-foje) 
!עורו אחים, עורו אחיםUru achim, uru achim!Vekiĝu fratoj, vekiĝu fratoj!
בלב שמחB'lev sameachKun felica koro

Referencoj redakti

  1. (en) «Hava Nagila’s Long, Strange Trip. The unlikely history of a Hasidic melody.». My Jewish Learning. «Like many modern Israeli and popular Jewish songs, Hava Nagila began its life as a Hasidic melody in Eastern Europe»
  2. (en) Yudelson, Larry. «Who wrote Havah Nagilah?». RadioHazak.