Laure Patas d’Illiers
Laure Patas d’Illiers estas franca esperantisto kaj informatikisto.
Laure Patas d’Illiers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1957 (67-jaraĝa) en Suresnes |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Sur bluaj planedoj |
Aliaj aktivaĵoj | informatikisto |
Esperantistiĝis en | 2012 |
Ŝi estas vicprezidanto de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto kaj gajnis la Belartajn Konkursojn de UEA en 2018.
Ŝi estas kandidato pri Eŭropaj balotoj 2024, el Francio, en la listo Espéranto langue commune (Europe Démocratie Espéranto)[1] je la unua loko.[2][3]
Verkaro redakti
- Sur bluaj planedoj, 164 p, Espéranto France 2021. Ĝi prezentas sciencfikciajn rakontojn, kie plej gravas la rilatoj inter diversaj homoj kaj ankaŭ inter homoj kaj la ĉirkaŭa medio.[4][5]
- Inès en Okcitanio, 74 p, Espéranto France 2023. Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn.[6]
Notoj redakti
- ↑ Les élections européennes, une « vitrine médiatique » pour les « petites listes »
- ↑ Élections européennes : qui est Laure Patas d’Illiers, la candidate Europe Démocratie Espéranto ?
- ↑ ROBIN, Yves-Marie (27/05/2024). “Élections européennes : ils défendent l’espéranto, langue vivante”, Ouest-France (fr).
- ↑ Recenzo en Sten Johansson, "Originalaj temoj de sciencfikcio" pri Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj noveloj. Laure Patas d’Illiers. 164 p. Espéranto France, 2021. En Esperanto, 1364(1) Januaro 2022, p. 13.
- ↑ Said Baluĉi, "Sur BLUAJ planedoj", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 16-17.
- ↑ Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers
Eksteraj ligiloj redakti
- Laure Patas d’Illiers en Verkoj.com
- Thierry Spanjaard intervjuas Laure Patas d'Illiers okaze de la Epizodo 8 de la Jutuba kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo esperante
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoCĥinvaloPetr SepéšiVikipedioLaure Patas d’IlliersKartvelioVikipedio:DiskutejoMilena VelbaMelgaçoLatina alfabetoOlavo la 5-a (Norvegio)Vikipedio:MalgarantioHigh School MusicalHans BlüherVikipedio:KontaktojSe Acabó La FiestaPrusinovicePortalo:KomunumoWandervogelPoŝatlaso de la mondoĜermolisto de Esperanto-eldonaĵojElektroteknikoKomponistoDiskuto:KartvelioUsonoVikipedio:AktualaĵojJean-Pierre ThiolletInvado de soldataroj de Varsovia Traktato en ĈeĥoslovakionKarl FischerHermann Hoffmann-FölkersambBebraSeksumadoĜermolisto de hispanaj esperantistoj