La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

La dudekopo de la signoj de la zodiako.

Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.

Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la Suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio):

Signoj redakti

SignonomoLatineSimboloUnikodoBildoDeĜis
ŜafoAries ♈︎ ♈️ 21-a de Marto20-a de Aprilo
BovoTaŭroTaurus ♉︎ ♉️ 21-a de Aprilo21-a de Majo
ĜemelojGemini ♊︎ ♊️ 22-a de Majo21-a de Junio
KankroCancer ♋︎ ♋️ 22-a de Junio22-a de Julio
LeonoLeo ♌︎ ♌️ 23-a de Julio22-a de Aŭgusto
Virgo[1] aŭ Virgulino[2]Virgo ♍︎ ♍️ 23-a de Aŭgusto22-a de Septembro
PesiloLibra ♎︎ ♎️ 23-a de Septembro22-a de Oktobro
SkorpioScorpius ♏︎ ♏️ 23-a de Oktobro21-a de Novembro
PafistoSagitarioSagittarius ♐︎ ♐️ 22-a de Novembro21-a de Decembro
KaprikornoCapricornus ♑︎ ♑️ 22-a de Decembro20-a de Januaro
Verŝisto, Akvisto[3]Amforo[4]Aquarius ♒︎ ♒️ 21-a de Januaro19-a de Februaro
FiŝojPisces ♓︎ ♓️ 20-a de Februaro20-a de Marto

Laŭ astronomio, estas dek tri konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):

SignonomoLatineDeĜisDaŭro (tagoj)
ŜafoAriesApr 19Maj 1325
BovoTaurusMaj 14Jun 1937
ĜemelojGeminiJun 20Jul 2031
KankroCancerJul 21Aŭg 920
LeonoLeoAŭg 10Sep 1537
VirgulinoVirgoSep 16Okt 3045
PesiloLibraOkt 31Nov 2223
SkorpioScorpiusNov 23Nov 297
SerpentistoOphiuchusNov 30Dec 1718
PafistoSagittariusDec 18Jan 1832
KaprikornoCapricornusJan 19Feb 1528
VerŝistoAquariusFeb 16Mar 1124
FiŝojPiscesMar 12Apr 1838

Zodiako en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro nome "Fabeloj el Turkujo" al mencioj pri la konstelacioj de Zodiako; tiele ŝi aludas al Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj.[5]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti