Wadowice

urbo en nuntempa Pollando

Wadowice [vadoVIce] estas urbo en Pollando, la unuan fojon menciita en 1327.

Wadowice

Blazono

Blazono
urbo
Wadowice (Pollando)
Wadowice (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoWadowic
ProvincoMalgrandopolio
DistriktoDistrikto Wadowice
KomunumoKomunumo Wadowice
Speco de komunumoUrbo-kampa
Fondita en10-a jarcento?
Urborajtoj1430
Koordinatoj49° 53′ N, 19° 30′ O (mapo)49.88333333333319.5Koordinatoj: 49° 53′ N, 19° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo450 ... 555 m
Areo12,98 km²
Loĝantaro19149 (en 2007)
Loĝdenso2 000,8 loĝ./km²
Poŝtkodo34-100
Telefona antaŭkodo33
AŭtokodoKWA
TERYT2121618094
EstroMateusz Klinowski
Titolo de estroUrbestro
Nomo de estraroRada Miasta w Wadowicach
Adreso de estraropl. Jana Pawła II 23
Poŝtkodo de estraro34-100
Telefono de estraro33 873-18-11
Fakso de estraro33 873-18-15
Poŝto de estraro[email protected]
Ĝemelaj urboj(Italio) Canale d'Agordo
(Italio) Carpineta Romano
(Germanio) Marktl
(Italio) Pietrelcina
(Italio) San Giovanni Rotondo
Komunuma retejohttp://www.wadowice.pl
vdr

Ĝi situas inter Krakovo kaj Cieszyn/Teŝino, estas ĉefurbo de samnoma distrikto (powiat) distrikto Wadowice kaj apartenas al provinco Malgrandopolio (Małopolskie). Ĝin trapasas pola landvojo n-ro 28 kaj n-ro 52, krome la fervoja linio de Bielsko-Biała. Fine de la 18-a jarcento la urbo rapide evoluis, danke al konstruo de vojo inter Lvovo kaj Vieno. Nuntempe estas grava pilgrimejo kiel familia urbo de la papoJohano Paŭlo la 2-a kun ties biografia muzeo kaj relikvo - la zono trapafita de kuglo, kaj relikvoj de Patro Pio kaj Maksimiliano Kolbe. Ĝia loĝantaro estas proksimume 20000.

Baziliko de Wadowice

La papo trifoje vizitis sian naskiĝurbon: unuafoje en Pola Popola Respubliko en 1979 salutis lin homamaso, malgraŭ komunista malpermeso forlasi siajn laborpostenojn, en 1991 kaj dum la plej fama pilgrimo en 1999, kiam rememoris sian infanecon, kie "Ĉi tie en ĉi tiu urbo Wadowice ĉio komenciĝis. Kaj la vivo komenciĝis, kaj la lernejo komenciĝis, kaj la studado komenciĝis, kaj la sacerdoteco komenciĝis".

Dua Mondmilito redakti

Dum la Dua Mondmilito la urbo estis sub germana okupdo. Administracie enkorpigita al Tria Regno.

1944

16.03. Popola Armeo senarmigis germanajn doganistojn

20.11. Grupo de partizanoj, probable Pola Enlanda Armeo, atakis distriktan kason en Wadowice akirante 83 mil markojn

Famaj naskiĝintoj redakti

Monumentoj redakti

  • Monumento al Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice, starigita en 2006
  • Katina kruco en Wadowice, malkovrita la 22-an de aprilo 2010
  • Monumento memoriganta 100-jariĝon de skoltismo en Pollando malkovrita la 18-an de septembro 2010
  • Monumento de nekonata soldato en Wadowice
  • Monumento al soldatoj de la 12-a regimento de infanterio
  • Monumento al Emil Zegadłowicz
  • Monumento al murditaj instruistoj
Aera foto de Wadowice

Partneraj urboj kaj komunumoj redakti