Teŝino

(Alidirektita el Cieszyn)

Teŝino estas urbo ambaŭflanke de rivero Olza/Olše en la historia regiono Silezio.

Teŝino
germane: Teschen, ĉeĥe: Těšín, silezie: Ćešyn
urbo
Placo en Teŝino
Flago
Oficiala nomo: Cieszyn
Moto: Amore et non dolore
ŜtatoPollando Pollando
ProvincoSilezia Provinco
DistriktoDistrikto Cieszyn
KomunumoKomunumo Cieszyn (urba tipo)
Administra sidejoTeŝino
Historiaj regionojSilezio, Teŝina princlando
Parto deTeŝinio
Najbaras kunČeský Těšín Ĉeĥio
MemorindaĵojJesua preĝejo en Teŝino, Romana rotondo, Piastida turo
RiveroOlza
SituoTeŝino
 - alteco270 m s. m.
 - koordinatoj49° 45′ 54″ N 18° 38′ 59″ O / 49.76500 °N, 18.64972 °O / 49.76500; 18.64972 (mapo)
Areo28,69 km² (2 869 ha)
Loĝantaro35 401 (2006)
Denseco1 233,91 loĝ./km²
Estiĝopor ambaŭ partoj de la urbo
 - bazoj de loĝigo6-a ĝis 5-a jarcento a.K.
 - laŭ legendo810
 - urbaj privilegioj1290
 - divido de la urbo1920
UrbestroBogdan Wojciech Ficek
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo43-400
Telefona antaŭkodo(+48) 33
AŭtokodojSCI
TERYT2243203011
Adreso de oficoRynek 1
43-400 Cieszyn
Retpoŝto al ofico[email protected]
Telefono de ofico33 852-07-01
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Urboplano
Urboplano
Urboplano
Vikimedia Komunejo: Cieszyn
Retpaĝo: www.um.cieszyn.pl
Map
La dividita urbo: pola Teŝino (maldekstre), rivero Olše, ĉeĥa Český Těšín (dekstre). Vido el la teŝina Piastida turo.

Je la 13-a de majo 1779 Maria Tereza kaj Frederiko la 2-a de Prusio tie subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la bavaran hered-vican militon.

Pri Teŝino temas la kanto "70.000" de Petr Bezruč, kiu en traduko de Tomáš Pumpr aperis sur la sonkasedo la vojo de Gianfranco Molle.

Dua Mondmilito redakti

Septembre 1939 Teŝinio estis enkorpigita al Tria Regno.

27.10.1940: en Koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis instruisto Franciszek Czapla el Cieszyn.

Vidindaĵoj redakti

Esperanto redakti

La unua Esperanto-societo kreiĝis en Teŝino la 17-an de decembro 1912 la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof, apenaŭ antaŭ la Unua Mondmilito, tiam la urbo estis parto de la Aŭstra imperio. La unua kurso okazis ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka.

Fakto pri la populareco kiun ĝuis Esperanto en tiu epoko estas, ke en 1927 en Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín.

La estraro de „Uniwersytet Powszechny” en Cieszyn aranĝis 1937 krom la kutimaj ankaŭ esperantokurson. S-ro Ludwik Krysta gvidis la kurson (Ĉe-metode) en du grupoj.

En 1938 Ludwik Krysta gvidis kurson.

Transporto redakti

Teŝino havas trajnan konekton kun Zebrzydowice kaj Czechowice-Dziedzice (kaj unu konekto ankaŭ al Oświęcim, Katowice). Estis ankaŭ konekto al Český Těšín, sed tiu jam de la 12-a de decembro 2009 ne plu funkcias[1].

Alumneum, eksa luterana gimnazio

Partneraj urboj redakti

Gefiloj de la urbo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti