Disfala vico

En nuklea fiziko, la disfala vicodiseriĝa vico estas la vico de malsamaj izotopoj, kiuj diseriĝas sinsekve unu en la alian per radiaktiveco, finiĝante je iu stabila izotopo. Komenciĝante je iu donita izotopo, la vico povas havi branĉojn, se iuj el la izotopoj povas diseriĝi laŭ diversaj manieroj; la branĉoj tamen povas poste denove kuniĝi.

Plejparto de radioaktivaj elementoj ne diseriĝas senpere al stabilaj izotopoj, sed trapasas serion de diseriĝoj, ĝis stabila izotopo estas atingita.

La tempo bezonata por ke unu donita atomo de fonta izotopo disfalu al la fina stabila izotopo povas varii larĝe. Ĝi ne nur dependas de la okazanta branĉo de la disfala vico. La tempo variiĝas ankaŭ pro tio ke la radioaktiveco estas spontanea procezo.

La interaj stadioj de disfalado ofte disradias pli grandan radioaktivecon ol la originala radioaktiva izotopo. Se kalkuli entute tra la tempodaŭro de la plena disfalo ĝis la fina stabila izotopo, ĉiu stadio de la disfala ĉeno kontribuas al la tuta kvanto de radioaktivaj disfaloj same multe kiel la fonta izotopo de la ĉeno, czar ĉiu atomo trapasas ĉiujn stadiojn kaj je ĉiu stadio okazigas unu dusfalon. Ekzemple, natura uranio estas ne grave radioaktiva, sed urania erco estas je 13 fojoj pli radioaktiva pro la radiumo kaj aliaj sekvaj izotopoj enhavataj. Ne nur malstabilaj radiumaj izotopoj estas gravaj radioaktivecaj eligantoj, sed kiel la posta stadio en la disfalaj ĉenaj ili ankaŭ generas radonon, kiu estas peza inerta nature okazanta radioaktiva gaso. Roko enhavanta torion aŭ uranion (ekzemple iuj granitoj) disradias radonon kiu povas akumuliĝi en enmetis lokoj kiel subteretaĝoj aŭ subteraj minejoj.

La kvar disfalajn ĉenojn de pezaj elementoj: toria (blua), radiuma (ruĝa), aktinia (verda), neptunia (purpura).

La kvar plej komunaj specoj de radiaktiveco estas alfo-disfalo, beto-minus-disfalo, beto-plus-disfalo (kiu povas esti kiel pozitrona eligoelektrona kapto), izomera trairo. El ĉi tiuj disfalaj procezoj, nur alfo-disfalo ŝanĝas la atompezan nombro A de la kerno malpligrandigante ĝin per kvar. Pro ĉi tio, preskaŭ ĉiu disfalo rezultas je kerno kies atompeza nombro havas la sama restaĵon post divido je 4. Tiel ĉiuj izotopoj estas disdividaj en kvar klasojn. Membroj de ĉiu ebla disfala ĉeno devas esti plene de unu el ĉi tiuj klasoj.

Tri ĉefaj disfalaj ĉenoj estas observitaj en naturo, kutime nomataj kiel la toria serio, la radiuma serio (ne urania serio), kaj la aktinia serio. Ili estas de tri el ĉi tiuj kvar klasoj, kaj la finaj iliaj eroj estas tri malsamaj stabilaj izotopoj de plumbo. La masnumeroj de ĉiuj izotopoj en ĉi tiuj ĉenoj povas esti prezentita kiel A=4n, A=4n+2, A=4n+3, respektive. La longe vivantaj startantaj izotopoj estas 232Th, 238U, 235U respektive, ili ĉiuj ekzistitas en Tero ekde la formigo. Ankaŭ plutoniaj izotopoj Pu-244 kaj Pu-239 estas trovitaj en spuraj kvantoj sur Tero.

Pro la sufiĉe mallonga duoniĝotempo de ĝia ĉefa natura startanta izotopo 237Np (2,14 milionoj jaroj), la kvara ĉeno, la neptunia serio kun A=4n+1, estas jam estinginta en naturo, krom la fina kurzo-limiganta paŝo, disfalo de 209Bi. La fina izotopo de ĉi tiu ĉeno estas 205Tl.

Ĉiuj kvar ĉenoj ankaŭ produktas heliumon dum alfo-disfalo.

Estas ankaŭ multaj pli mallongaj ĉenoj, ekzemple de karbono-14. Sur la tero, la plejparto de la startantaj izotopoj de ĉi tiuj ĉenoj estas generitaj per kosma radiado.

En la kvar tabeloj pli sube, la malgrandaj branĉoj de disfalo (kun la forkiĝanta rilatumo malpli granda ol 0,0001%) ne estas montritaj. La energio liberigata inkluzivas la tutecan kinetan energion de ĉiu disradiataj partikloj (elektronoj, alfaj partikloj, gamaj kvantumoj, neŭtrinoj, elektronoj de Augerj, ikso-radioj) kaj la desalton de kerno, alprenante ke la originala kerno estis senmova.

Toria serio A=4n redakti

IzotopoDisfaloDuoniĝotempoEnergio de disfalo, MeVProdukto de disfalo
252Cfα2,645 a6,1181248Cm
248Cmα3,4×105 a6,260244Pu
244Puα8×107 a4,589240U
240Uβ14,1 h0,39240Np
240Npβ1,032 h2,2240Pu
244Cmα18 a5,8048240Pu
240Puα6561 a5,1683236U
236Uα2,3×107 a4,494232Th
232Thα1,405×1010 a4,081228Ra
228Raβ5,75 a0,046228Ac
228Acβ6,25 h2,124228Th
228Thα1,9116 a5,520224Ra
224Raα3,6319 d5,789220Rn
220Rnα55,6 s6,404216Po
216Poα0,145 s6,906212Pb
212Pbβ10,64 h0,570212Bi
212Biβ 64,06%
α 35,94%
60,55 min2,252
6,208
212Po
208Tl
212Poα299 ns8,955208Pb
208Tlβ3,053 min4,999208Pb
208PbStabila

Neptunia serio A=4n+1 redakti

IzotopoDisfaloDuoniĝotempoEnergio de disfalo, MeVProdukto de disfalo
249Cfα351 a5,813+0,388245Cm
245Cmα8500 a5,362+0,175241Pu
241Puβ14,4 a0,021241Am
241Amα432,7 a5,638237Np
237Npα2,14×106 a4,959233Pa
233Paβ27,0 d0,571233U
233Uα1,592×105 a4,909229Th
229Thα7,54×104 a5,168225Ra
225Raβ14,9 d0,36225Ac
225Acα10,0 d5,935221Fr
221Frα4,8 min6,3217At
217Atα32 ms7,0213Bi
213Biα46,5 min5,87209Tl
209Tlβ2,2 min3,99209Pb
209Pbβ3,25 h0,644209Bi
209Biα19×1018 a3,14205Tl
205TlStabila

Radiuma serio A=4n+2 redakti

Pli ampleksa grafikaĵo

IzotopoDisfaloDuoniĝotempoEnergio de disfalo, MeVProdukto de disfalo
238Uα4,468×109 a4,270234Th
234Thβ24,10 d0,273234Pa
234Paβ6,70 h2,197234U
234Uα245500 a4,859230Th
230Thα75380 a4,770226Ra
226Raα1602 a4,871222Rn
222Rnα3,8235 d5,590218Po
218Poα 99,98 %
β 0,02 %
3,10 min6,115
0,265
214Pb
218At
218Atα 99,90 %
β 0,10 %
1,5 s6,874
2,883
214Bi
218Rn
218Rnα35 ms7,263214Po
214Pbβ26,8 min1,024214Bi
214Biβ 99,98 %
α 0,02 %
19,9 min3,272
5,617
214Po
210Tl
214Poα0,1643 ms7,883210Pb
210Tlβ1,30 min5,484210Pb
210Pbβ22,3 a0,064210Bi
210Biβ 99,99987%
α 0,00013%
5,013 d1,426
5,982
210Po
206Tl
210Poα138,376 d5,407206Pb
206Tlβ4,199 min1,533206Pb
206PbStabila

Aktinia serio A=4n+3 redakti

IzotopoDisfaloDuoniĝotempoEnergio de disfalo, MeVProdukto de disfalo
239Puα2,41×104 a5,244235U
235Uα7,04×108 a4,678231Th
231Thβ25,52 h0,391231Pa
231Paα32760 a5,150227Ac
227Acβ 98,62%
α 1,38%
21,772 a0,045
5,042
227Th
223Fr
227Thα18,68 d6,147223Ra
223Frβ22,00 min1,149223Ra
223Raα11,43 d5,979219Rn
219Rnα3,96 s6,946215Po
215Poα 99,99977%
β 0,00023%
1,781 ms7,527
0,715
211Pb
215At
215Atα0,1 ms8,178211Bi
211Pbβ36,1 min1,367211Bi
211Biα 99,724%
β 0,276%
2,14 min6,751
0,575
207Tl
211Po
211Poα516 ms7,595207Pb
207Tlβ4,77 min1,418207Pb
207PbStabila

Historiaj nomoj de izotopoj redakti

En la tabelo pli sube estas donitaj la historiaj nomoj de la nature okazantaj izotopoj. Ĉi tiuj nomoj estis uzataj kiam la disfalaj ĉenoj estis unue esploritaj. De ĉi tiuj nomoj onu povas konkludi la apartan ĉenon al kiu la izotopo apartenas. Ankaŭ, la nomoj havas similecojn: ekzemple, ĉiuj el Tn, Rn, An estas inertaj gasoj.

Izotopo
238UUUran
235UAcUActinuran
234UUIIUran II
234PaUZUran Z
234mPaŬ2Uran X2
234ThŬ1Uran X1
231ThUYUran Y
230ThIOIonium
228ThRdThRadiothor
228AcMsTh2Mesothor 2
228RaMsTh1Mesothor 1
227ThRdAcRadioactinium
226RaRaRadium
224RaThorium X
223RaActinium X
223FrAcKActinium K
222RnRnRadon
220RnTnThoron
219RnAnActinon
218PoRaARadium A
216PoThAThorium A
215PoAcAActinium A
214PoRaC'Radium C'
214BiRaCRadium C
214PbRaBRadium B
212PoThC'Thorium C'
212BiThCThorium C
212PbThBThorium B
211BiAcCActinium C
211PoAcC'Actinium C'
211PbAcBActinium B
210PoRaFRadium F
210BiRaERadium E
210PbRaDRadium D
210TlRaC"Radium C"
208TlThC"Thorium C"
207TlAcC"Actinium C"

Beto-disfalaj ĉenoj redakti

Beto-disfalaj ĉenoj aperas en fisiaj produktoj de uranio kaj plutonio. Pro tio ke la pezaj originalaj kernoj ĉiam havas pli grandan proporcion de neŭtronoj, la kernoj produktataj en fisio preskaŭ ĉiam aperas kun neŭtrono-protona rilatumo grave pli granda ol tio kio estas stabila por ilia maso. Pro ĉi tio ili sperti multajn beto-minus-disfalojn sinsekve, ĉiufoje konvertante neŭtronon al protono. La unuaj disfaloj havas pli grandan disfalan energio kaj pli mallongan duoniĝotempon; la lastaj disfaloj povas havi malaltan disfalan energion aŭ longan duoniĝotempon.

Ekzemple, uranio-235 havas 92 protonojn kaj 143 neŭtronojn. Fisio prenas plian neŭtronon, tiam produktas du aŭ tri pliajn neŭtronojn; estu ekzemple 92 protonoj kaj 142 neŭtronoj estas haveblaj por la du fisiaj produktoj. Supozu ekzemple ke ili havi mason 99 kun 39 protonoj kaj 60 neŭtronoj (itrio-99), kaj mason 135 kun 53 protonoj kaj 82 neŭtronoj (jodo-135); tiam la disfalaj ĉenoj estas:

IzotopoDuoniĝotempo
99Y1,470(7) s
99Zr2,1(1) s
99Nb15,0(2) s
99Mo2,7489(6) d
99Tc2,111(12)×105 a
99RuStabila
IzotopoDuoniĝotempo
135I6,57(2) h
135Xe9,14(2) h
135Cs2,3(3)×106 a
135BaStabila

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti