"Sojo" alidirektas ĉi tien. Por la Esperanto-vegana kafejo en Tokio, vidu la paĝon SOJO.

Sojsaŭco estas saŭco farita per fermentado de sojfaboj, grenoj, kaj aliaj ingrediencoj. Oni ofte uzas ĝin en aziaj kuir-artoj.

Sojsaŭco

Vortodeveno

redakti

Laŭ PIV "sojo" signifas "Densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj, k uzata kiel saŭco aŭ spicaĵo en kuirado." Do, oni principe ne devas aldoni la vorton "saŭco" kiel "sojsaŭco" aŭ "soja saŭco".

Budhismaj monaĥoj el Ĉinio enkondukis sojsaŭcon en Japanion en la 7a jarcento[1], kie ĝi estas konata kiel shōyu (醤油).[2] Poste, oni enkondukis la vorton al Eŭropo tra la hispana soya.

Jen kaj jen oni trovas la radikon soj- kiel mallongigo de "sojfabo", ekzemple en "sojlakto" aŭ "soja lakto".

Variaĵoj

redakti

Japana sojsaŭco

redakti

Aliaj regionoj

redakti
  • Ganjang - korea sojsaŭco.
  • Kecap manis - indonezia (dolĉa) sojsaŭco.
  • "Tamari" - Senglutena sojsaŭco vendita de la firmao Kikkoman en Eŭropo, Usono ktp sed ne en Japanio.

Vidu ankaŭ

redakti


Referencoj

redakti
  1. Wilson, Kathy (2010). Biotechnology and genetic engineering. New York: Facts on File. p. 90. ISBN 978-0-8160-7784-7.angle
  2. "Shoyu". Dictionary.com.angle