Rowan Atkinson

brita aktoro

Rowan ATKINSON estas brita aktoro naskiĝinta la 6-an de januaro 1955 en Consett en Anglio en familio de farmisto. Rowan havas du pli aĝajn fratojn Rupert kaj Rodney. Li studis universitaton en Newcastle kaj en Oksfordo. Finstudinte la lernejon li decidiĝis por kariero de komikulo. Kun Richard Curtis, kolego el Oksfordo, li komencis verki komediojn por teatro "Oxford Playhouse".

Rowan Atkinson
Persona informo
Rowan Atkinson
NaskonomoRowan Sebastian Atkinson
Naskiĝo6-a de januaro 1955
en Consett, graflando Durham, Anglio,  Britio
Lingvojangla vd
LoĝlokoThe Old Rectory vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materReĝina Kolegio - elektrotekniko (1975–)
Chorister School (en) Traduki
Universitato de Newcastle - elektrotekniko
St. Bees School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatrinoElla May Bainbridge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojRodney Atkinson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oSunetra Sastry (1990-)
AmkunuloLeslie Ash (en) Traduki
Louise Ford (2014–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupotelevida aktoro
scenaristo
elektrika inĝeniero
aktoro
produktoro
teatra aktoro
komikisto
voĉaktoro
filmaktoro
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1979 - nuntempo
Verkado
VerkojMr. Bean ❦
The Lion King ❦
Wonka vd
Aktorado
Fama roloMr. Bean
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Unue li validiĝis kiel teatra komikulo kaj en la jaro 1979 li enpenetris en televidon kiel aktoro kaj scenaristo en serialo de BBC "Nenovaĵoj je la naŭa" (Not The Nine O’Clock News). La serialo fariĝis tre ege sukcesa, Rowan akiris dank‘ al ĝi aprezon de British Academy Award kaj li fariĝis personeco de BBC por la jaro 1980. Liaj teatraj sukcesoj daŭrigis kaj ili certigis al li kreskon de la populareco. La saman jaron li rolis en televida komedio "Canned Laughter".

Plua granda sukceso ĉe spektantoj fariĝis komedia serialo Nigra vipuro Black Adder (1983) kaj ties daŭrigo Blackadder II (1986), Blackadder the Third (1987) kaj Blackadder Goes Forth (1989), en kiuj denove kunlaboris Richard Curtis. Li rolis rolojn de princo Edmund Blackadder, dukon de Edinburgo, ĉefepiskopo de Canterbury kaj dukon de Hastings. Filman debuton li realiĝis apud flanko de Sean Connery kaj Kim Basinger en filmo "Neniam diru neniam" Never Say Never Again.

Sed plej grandan sukceson li akiris kiel Mr. Bean en miniserialoj de la sama nomo "Mr. Bean" (19891995). Liaj komediaj miniserialoj, kie aperas lia amiko pluŝa urseto Teddy, fariĝis grandsukcesaj en multaj landoj. El Rowan fariĝas tutmonde konata aktoro, kiun multe da homoj nomos neniel ol Mr. Bean.

Rowan estas ekde la jaro edziĝinta kun Sunetra Sastry, kun kiu li havas du infanojn. Li proprumas du filmajn kompaniojn Tiger Television kaj Tiger Aspect Films.

Filmaro redakti

JaroTitoloRolo
1982Fundamental FrolicsSin mem
1982Dead on TimeBernard Fripp
1983Never Say Never AgainNigel Small-Fawcett
1988The Appointments of Dennis JenningsDr. Schooner
1989The Tall GuyRon Anderson
1990The WitchesMr. Stringer
1993Hot Shots! Part DeuxDexter Hayman
1994Four Weddings and a FuneralPastro Gerald
1994La Leona ReĝoZazu
1997Bean (filmo)Mr. Bean
2000Maybe BabyMr. James
2001Rat RaceEnrico Pollini
2002Scooby-DooEmile Mondavarious
2003Johnny EnglishJohnny English
2003Love ActuallyRufus
2005Keeping MumReverend Walter Goodfellow
2007Mr. Bean's Holiday (filmo)Mr. Bean
2011Johnny English RebornJohnny English
2017Huan Le Xi Ju RenMr. Bean
2018Mamma Mia! Here We Go AgainN/A
2018Johnny English Strikes AgainJohnny English

Televido redakti

JaroTitoloRolo
1979Canned LaughterRobert Box
1979The Secret Policeman's BallSin mem
1979–1982Not the Nine O'Clock NewsPluraj roloj
1980Peter Cook & CoPluraj roloj
1980The Innes Book of Records-
1981The Secret Policeman's Other BallPluraj roloj
1983The Black AdderPrinco Edmund, Duko de Edinburgh
1986Blackadder IILordo Edmund Blackadder
1986Saturday LiveSin mem (invitito)
1987Blackadder the ThirdEdmund Blackadder Esq
1988Blackadder: The Cavalier YearsSir Edmund Blackadder
1988Blackadder's Christmas CarolEbenezer Blackadder
1989Blackadder Goes ForthKapitano Edmund Blackadder
1990–1995Mr. BeanMr. Bean
1991Bernard and the GenieBernard's Boss
1991The Driven ManSin mem
1992Rowan Atkinson LiveSin mem
1992Funny BusinessKevin / Rakontisto
1992A Bit of Fry & LaurieGasto
1992Laughing MattersSin mem (invitito)
1995–1996The Thin Blue LineInspectoro Raymond Fowler
1999Blackadder: Back & ForthLordo Blackadder / Reĝo Edmund III / Centurion Blaccadius
1999Doctor Who and the Curse of Fatal DeathThe Doctor
2001PopstersNasty Neville
2002–2004, 2015–2019Mr. Bean: The Animated SeriesMr. Bean
2003Lying to Michael JacksonMartin Bashir
2005Spider-Plant ManPeter Piper / Spider-Plant Man
2010Bondi RescueMr. Bean
2012The Olympics Opening CeremonyMr. Bean
2013Live from Lambeth Palace sketchesThe Archbishop of Canterbury
2015Horrible HistoriesHenry VIII of England
2016–2017MaigretJules Maigret
2017Red Nose Day ActuallyRufus
2019One Red Nose Day and a WeddingPastro Gerald

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti