Prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère

La prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère konsistigas aron de esceptaj prahistoriaj lokoj, disaj laŭ kvardek kilometroj laŭ la valo de la rivero Vézère inter Les Eyzies-de-Tayac kaj Montignac, en Francio en la departemento Dordogne, en la regiono Akvitanio.

Prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère

france Sites préhistoriques kaj grottes ornées de la vallée de la Vézère

Monda heredaĵo

Lando Francio
Regiono
Departemento
Akvitanio
Dordogne
TipoKultura
Kriterioj(i) (iii)
Fonto85
Regiono**Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo44° 57′ 0″ N, 1° 0′ 0″ O (mapo)44.951Koordinatoj: 44° 57′ 0″ N, 1° 0′ 0″ O (mapo)
Registra historio
Registrado1979  (3-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère (Francio)
Prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère (Francio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Enskribo en la monda heredaĵo redakti

Tiuj lokoj estis enskribitaj en la monda heredaĵo de Unesko en oktobro 1979. La enskribo estas precipe pri la ornamitaj grotoj inter la plej gravaj por la studo de la surroka arto de la malfrua Paleolitiko, sed ankaŭ iuj arkeologiaj lokoj.

La priskribo de la kultura heredaĵo enskribita de Unesko mencias 147 paleotlitikaj kuŝejoj kaj 25 ornamitaj grotoj, sur areo de 30 km per 40 km proksimume, same kiel milcentoj de litikaj ostaj kaj artaj restaĵoj tie malkovritaj : 500 000 objektoj el tajlita silekso, 844 diversaj iloj kaj artverkoj.

Kompleta listo de ĉiuj tiuj lokoj ne estas starigebla sur tiu paĝo, sed iuj kuŝejoj kaj grotoj estas nome enskribitajt.

Listo de la ĉefaj klasitaj lokoj enskribitaj de Unesco redakti

Tabulo en la ŝirmejo Cro-Magnon
Listo de la ĉefaj lokoj klasitaj de Unesko
InterretejoRimarkoKoordinatojKomunumo
Ornamitaj grotoj
Ŝirmejo Poissonvizitoj laŭ rendevuoj44° 56′ 38.8″ N 0° 59′ 54.2″ O / 44.944111 °N, 0.998389 °O / 44.944111; 0.998389 (mapo)Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil
Groto Font-de-GaumeLimigita nombro de vizitantoj44° 56′ 13.2″ N 1° 01′ 35.6″ O / 44.937000 °N, 1.026556 °O / 44.937000; 1.026556 (mapo)
Groto Moutheŝlosita loko44° 55′ 28.9″ N 1° 01′ 14.1″ O / 44.924694 °N, 1.020583 °O / 44.924694; 1.020583 (mapo)
Groto CombarellesLimigita nombro de vizitantoj44° 56′ 36.8″ N 1° 02′ 31.6″ O / 44.943556 °N, 1.042111 °O / 44.943556; 1.042111 (mapo)
Ŝirmejo Cap-BlancLimigita nombro de vizitantoj44° 56′ 44.3″ N 1° 05′ 50.6″ O / 44.945639 °N, 1.097389 °O / 44.945639; 1.097389 (mapo)Marquay (sur Vézère)
Groto Lascauxŝlosita loko45° 03′ 13.3″ N 1° 10′ 12.0″ O / 45.053694 °N, 1.170000 °O / 45.053694; 1.170000 (mapo)Montignac (sur Vézère)
Groto de Rouffignac ou
Cro-de-Granville
Groto Miremont
Limigita nombro de vizitantoj45° 00′ 31.7″ N 0° 59′ 15.5″ O / 45.008806 °N, 0.987639 °O / 45.008806; 0.987639 (mapo)Rouffignac-Saint-Cernin-de-Reilhac
Groto de Saint-Cirq
Groto de la Sorĉisto
Limigita nombro de vizitantoj44° 55′ 33.9″ N 0° 58′ 02.9″ O / 44.926083 °N, 0.967472 °O / 44.926083; 0.967472 (mapo)Saint-Cirq (du Bugue)
Kuŝejoj
Ŝirmejo de Kro-Magnonlibere alirebla loko44° 56′ 25.6″ N 1° 00′ 34.6″ O / 44.940444 °N, 1.009611 °O / 44.940444; 1.009611 (mapo)Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil
La Micoquevizitoj laŭ rendevuoj44° 57′ 27.6″ N 1° 00′ 23.5″ O / 44.957667 °N, 1.006528 °O / 44.957667; 1.006528 (mapo)
Laugerie-Bassevizitoj laŭ rendevuoj
okazantaj prifosadoj
44° 57′ 03.8″ N 0° 59′ 57.5″ O / 44.951056 °N, 0.999306 °O / 44.951056; 0.999306 (mapo)
Laugerie-Hautevizitoj laŭ rendevuoj44° 57′ 11.8″ N 1° 00′ 12.3″ O / 44.953278 °N, 1.003417 °O / 44.953278; 1.003417 (mapo)
Groto Grand Rocmalferma al vizitoj44° 56′ 58.2″ N 0° 59′ 54.0″ O / 44.949500 °N, 0.998333 °O / 44.949500; 0.998333 (mapo)
Ŝirmejoj de Le Moustiervizitoj laŭ rendevuoj44° 59′ 39.6″ N 1° 03′ 35.5″ O / 44.994333 °N, 1.059861 °O / 44.994333; 1.059861 (mapo)Saint-Léon-sur-Vézère kaj
Peyzac-le-Moustier
Ŝirmejo de la Madeleinenealirebla loko
danĝera aliro
44° 58′ 01.3″ N 1° 02′ 11.1″ O / 44.967028 °N, 1.036417 °O / 44.967028; 1.036417 (mapo)Tursac

Aliaj lokoj en la listo, ankaŭ ofte enskribitaj inter la naciaj monumentoj redakti

Aliaj lokoj situas en la vilaĝoj :

Kialoj por enskribo redakti

Iuj el la figuraj aroj en la grotoj de la rivero Vézère estas tutmonde konataj kiel ĉefverkoj de la prahistoria arto : la « Venuso de Laussel » kaj la altreliefa « Friso de la ĉevaloj » en Cap Blanc (Marquay), kaj precipe la famaj surrokaj pentraĵoj de la groto Lascaux (Montignac) kies malkovro, en 1940, markis daton en la historio de la prahistoria arto : tiuj scenoj de ĉasado lerte komponitaj, arigas proksimume centon da bestaj figuroj, mirigaj pro la precizeco de observado, riĉeco de koloroj kaj viveco de la rezulto.

La objektoj kaj la artverkoj trovitaj en la valo de la rivero Vézère estas raregaj atestaĵoj de civilizacioj delonge malaperintaj, tre malfacile kompreneblaj. Tiuj restaĵoj, ekstreme valoraj por la kono de tre malnovaj periodoj de la homhistorio, multe antaŭis Antikvecon, devenantaj eĉ de paleolitiko. Ili havas universalan intereson, same escepta laŭ historia vidpunkto kiel laŭ etnologia, antropologiaestetika vidpunkto.

Vizitoj redakti

Iuj el tiuj lokoj ne estas publike alireblaj, kiel la groto de Lascaux. Tamen, pli ol la duono estas ankoraŭ malfermitaj al vizitoj. Plie, kopioj estis faritaj (Lascaux II) por ebligi al la publiko malkovron de tiu escepta heredaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti