Pluredra kombinaĵo

En geometrio, pluredra kombinaĵo estas kombinaĵo de kelkaj pluredroj kun komuna centro. Pluredra kombinaĵo estas la tri-dimensia analogo de du-dimensia stelo kun ne reciproke primaj nombroj de verticoj kaj la parametro de konekso ({6/2}, {8/2}, {9/3} ktp).

Stela figuro {6/2}

Najbaraj verticoj de kombinaĵo povas esti koneksigitaj al formo de konveksa pluredro kiu estas la konveksa koverto de la kombinaĵo. La kombinaĵo estas facetigo de sia konveksa koverto.

Alia konveksa pluredro estas formita per la malgranda centra spaco komuna al ĉiuj membroj de la kombinaĵo. Ĉi tiu pluredro povas esti la kerno por aro de steligoj inkluzivantaj ĉi tiun kombinaĵon. (Vidu en listo de pluredroj de Wenninger por ĉi tiuj kombinaĵoj kaj pliaj steligoj.)

Regulaj kombinaĵoj redakti

Regula pluredra kombinaĵo povas esti difinita kiel kombinaĵo kiu, simile al regula pluredro, estas vertico-transitiva, latero-transitiva, kaj edro-transitiva. Kun ĉi tiu difino estas 5 regulaj kombinaĵoj.

NomoKomponantojBildoKonveksa kovertoKernoSimetrioDuala
Kombinaĵo de du kvaredrojstelokangulopluredroKvaredroj KuboOkedroOhMem-duala
Kombinaĵo de kvin kvaredroj (nememspegulsimetria)Kvaredroj DekduedroDudekedroIMem-duala
Kombinaĵo de dek kvaredrojKvaredroj DekduedroDudekedroIhMem-duala
Kombinaĵo de kvin kubojKubojDekduedroRomba tridekedroIhKombinaĵo de kvin okedroj
Kombinaĵo de kvin okedrojOkedrojDudek-dekduedroDudekedroIhKombinaĵo de kvin kuboj

La plej bone sciata estas la kombinaĵo de du kvaredroj, la stelokangulopluredro, nomo estas donita al ĝi de Keplero. La verticoj de la du kvaredroj difinas kubon kaj la komunaĵo de ili estas okedro, kiu havas la samajn edrajn ebenojn kiel la kombinaĵo. Tial ĝi estas steligo de la okedro, kaj fakte, la sola finia steligo de okedro.

La stelokangulopluredro povas ankaŭ esti estimita kiel dualo-regula kombinaĵo.

La kombinaĵo de kvin kvaredroj estadas en du nememspegulsimetriaj versioj, kiu kune konsistigas la kombinaĵon de 10 kvaredroj. Ĉiu el la kvaredraj kombinaĵoj estas mem-duala, kaj la kombinaĵo de 5 kuboj estas duala al la kombinaĵo de 5 okedroj.

Dualo-regulaj kombinaĵoj redakti

Dualo-regula kombinaĵo estas komponita el regula pluredro kaj ĝia duala, aranĝitaj reciproke ĉirkaŭ komuna intersfero aŭ mezosfero, tiel ke lateroj de unu pluredro sekcas la dualajn laterojn de la duala pluredro. Estas kvin ĉi tiaj kombinaĵoj.

NomoKomponantojBildoKonveksa kovertoKernoSimetrio
Kombinaĵo de du kvaredrojstelokangulopluredroKvaredroj KuboOkedroOh
Kombinaĵo de kubo kaj okedroKubo kaj okedroRomba dekduedroKubokedroOh
Kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedroDekduedro kaj dudekedroRomba tridekedroDudek-dekduedroIh
Kombinaĵo de granda dudekedro kaj granda steligita dekduedroGranda dudekedro kaj granda steligita dekduedroDekduedroDudekedroIh
Kombinaĵo de malgranda steligita dekduedro kaj granda dekduedroMalgranda steligita dekduedro kaj granda dekduedro DudekedroDekduedroIh

La kubo-okedro kaj dekduedro-dudekedraj dualo-regulaj kombinaĵoj estas la unuaj steligoj de la kubokedro kaj dudek-dekduedro respektive.

La kombinaĵo de la malgranda steligita dekduedro kaj granda dekduedro aspektas de ekstero same kiel la malgranda steligita dekduedro, ĉar la granda dekduedro estas plene ene.

Uniformaj kombinaĵoj redakti

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Uniforma pluredra kombinaĵo.

Unuforma pluredra kombinaĵo estas vertico-transitiva kombinaĵo de unuformaj pluredroj.

En 1976 John Skilling publikigis liston en kiu li numerigis 75 kombinaĵojn (inkluzivante de 6 kiel malfiniaj prismaj aroj de kombinaĵoj, №20 ... №25) faritaj de unuformaj pluredroj kun turna simetrio. Ĉi tiu listo inkluzivas la 5 regulajn kombinaĵojn.

  • 1 ... 19: diversaj (4, 5, 6, 9, 17 estas la 5 regulaj kombinaĵoj)

UC1

UC2

UC3

UC4

UC5

UC6

UC7

UC8

UC9

UC10

UC11

UC12

UC13

UC14

UC15

UC16

UC17

UC18

UC19

UC20

UC21

UC22

UC23

UC24

UC25

UC26

UC27

UC28

UC29

UC30

UC31

UC32

UC33

UC34

UC35

UC36

UC37

UC38

UC39

UC4

UC41

UC42

UC43

UC44

UC45
  • 46 ... 67: kvaredra simetrio enigita en okedran aŭ dudekedran simetrion

UC46

UC47

UC48

UC49

UC50

UC51

UC52

UC53

UC54

UC55

UC56

UC57

UC58

UC59

UC60

UC61

UC62

UC63

UC64

UC65

UC66

UC67

UC68

UC69

UC70

UC71

UC72

UC73

UC74

UC75

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Unuformaj Kombinaĵoj de Unuformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo. 79, pp. 447–457, 1976.