Kvarkantona Lago

Kvarkantona Lago (germane Vierwaldstättersee; france Lac de Quatre Cantons; itale Lago dei Quattro Cantoni) estas lago en centra Svislando, la kvara plej granda en la lando. Ĝia tuta surfaco estas 114 km² kaj trovi^gas je alteco de 434 m super la marnivelo. La maksimuma profundeco de la lago estas 214 m kaj ĝia akvovolumo 11.8 km³.

Kvarkantona Lago

germane Vierwaldstättersee

lago • area not part of a municipality of Switzerland
Ĉefaj fontojRivero Reuss
Sarna Aa
Engelberger Aa
Muota
Ĉefaj elfluojRivero Reuss
InsulojAltstad-Insel (insuleto)
Areo de la baseno2124 km²dep1
Landoj de la basenoSvislando
Datenoj
KoordinatojCH1903: 673175 / 208048 (mapo)47.0194444444448.4011111111111433Koordinatoj: 47° 1′ 10″ N, 8° 24′ 4″ O; CH1903: 673175 / 208048 (mapo)
Kvarkantona Lago (Svislando)
Kvarkantona Lago (Svislando)
DEC
Map
Kvarkantona Lago
Supermara alteco433 m
Surfaca areo113,6 km²f5
Akva volumeno11,8 km³dep1f8
Maksimuma profundo214 mf10
Averaĝa profundo104 mf11
Restad-tempo (de laga akvo)3,4 jaroj
Borda longo1143,7 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Lagopartoj

redakti

Ĝi havas tre komplikan geometrian formon kaj estas dividita en pluraj partlagoj. Ili nomiĝas de sudo al nordo:

La Kvarkantona Lago vidita el la Pilato-Aertelfero

La suda parto de la lago post la enfluo de la Reuss nomiĝas Lago de Urio.

Baseno de Gersaŭ

redakti

Sekvas post mallarĝiĝo la Baseno de Gersaŭ.

Baseno de Weggis

redakti

La Baseno de Gersaŭ per ŝnuriĝo estas disigita norde de la Baseno de Weggis, kiu formas la sudan elementon de la norda lagoparto. Tiu havas formon simila al giganta kruco.

Ĝia norda brako nomiĝas Golfo de Lucerno aŭ Lago de Lucerno, nomon kion oni en diversaj lingvoj uzas ofte ankaŭ kiel nomo por la tuta lago.

Golfoj de Horw kaj Stansstad

redakti

La sudokcidenta krucbrako konsistas el la Golfoj de Horw kaj Stansstad.

Lago de Alpnach

redakti

Ĉi-lasta parto havas okcidentan longigon, kiu estas nur per eta kolo ligita al la ĉeflago kaj nomiĝas Lago de Alpnach.

Lago de Küssnacht

redakti

La orienta brako de la suda lagokruco estas la Golfo aŭ Lago de Küssnacht.

Lagobordoj

redakti

Grandparte la lagobordo estas formita de altaj montoj, kiuj krute kaj deklive falas en la akvon, kelkloke ĝis 1500 metrojn. El tio rezultiĝas belegaj kaj pentrindaj vidoj kaj panoramoj. La lagon ĉirkaŭas krom la Kantono Lucerno la tri svisaj prakantonoj, nome Urio, la Ŝvico kaj Untervaldo.

Nutrantaj riveroj

redakti

La rivero Reuss enfluas ĉe Flüelen en la Lagon de Urio (la suda lagoparto en la Kanton Urio). La lago ankaŭ estas nutrita de la riveroj Muota ĉe Brunnen, la Engelberger Aa ĉe Buochs kaj la Sarna Aa ĉe Stansstad).

Urboj, komunumoj kaj lokoj ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Panorama bildo