Kill Bill (Mortigu Vilĉjon) estas usona filmo de Quentin Tarantino partita en du epizodoj pro sia longeco (3:47). Kill Bill : Volume 1 aperis kine en Usono la 10-a de oktobro 2003 kaj Kill Bill : Volume 2 en la 16-a de aprilo 2004.

Kill Bill
film duology
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato2003
Ĝenroluktosporta filmo
KameraadoRobert Richardson
Reĝisoro(j)Quentin Tarantino
Produktisto(j)Lawrence Bender
ScenaroQuentin Tarantino • Uma Thurman
Filmita enHonkongo • Japanio
Muziko deRZA
RolantojUma Thurman • David Carradine • Lucy Liu • Vivica A. Fox • Michael Madsen • Daryl Hannah • Gordon Liu • Julie Dreyfus • Ambrosia Kelley • Sonny Chiba
Produktinta firmaoMiramax
IMDb
vdr

La intrigo rakontas la venĝadon de la Junedzino kontraŭ kvin membroj de la Deadly Viper Assassination Squad (en kiu ŝi estis ano) kiuj amasbuĉis ĉiujn ĉeestantojn en provfaro de sia geedziĝofesto en izolita kapelo apud El Paso 4 jarojn antaŭe. Sed pli ol la intrigon, estas la tipa filmmaniero de Tarantino, siaj multaj referencoj al aroj de filmĝenroj kaj la montrado de sangverŝo kiuj faris la sukceson de tiu violenta epopeo. Sed, pro la samaj kialoj, la filmo estis kritikita pro kuraĝigo al perforto kaj senmorala rakonto.

Teĥnikaĵoj redakti

  • Origina nomo : Kill Bill, Volume 1 & 2
  • Esperantigo : Mortigu Vilĉjon, Volumo 1 & 2
  • Filmadaj lingvoj : Angla, Japana, Ĉina
  • Produkta lando : Usono
  • Daŭro : 3h47 (N-ro 1 : 1h51 ; N-ro 2: 2h16)
  • Aperdato : 2003, 2004

Filmuloj redakti

Ĉefroloj redakti

AktorojFikciulojFikciuloj alinome
Uma ThurmanBeatrix KiddoLa Novedzino, Nigra Mambo, Arlene Machiavelli, Panjo
David CarradineBillSerpentfascinisto
Vivica A. FoxVernita GreenKuprakapo
Lucy LiuO-Ren IshiiKotonbuŝo
Michael MadsenBuddFlankvento
Daryl HannahElle DriverKalifornio Montarserpento
Sonny ChibaHattori Hanzo
Chiaki KuriyamaGogo Yubari
Julie DreyfusSophie Fatale
Gordon LiuJohnny Mo / Pai Mei
Michael ParksŜerifo Earl McGraw / Esteban Vihaio
Perla Haney-JardinB.B.
Helen KIMKaren Kim
Bo SvensonPastorulo
Samuel L. JacksonOrgenisto
Michael BowenBuck
Michael Jai WhiteAlburt
LaTanya RichardsonL.F. O'Boyle

Eksteraj ligiloj redakti