Uma Thurman

Uma Karuna THURMAN (esperantigite Uma Karuna Turman) (naskiĝis la 29-an de aprilo, 1970) estas usona aktorino.

Uma Thurman
Persona informo
Uma Thurman
NaskonomoUma Karuna Thurman
Naskiĝo29-an de aprilo 1970 (1970-04-29) (54-jaraĝa)
en Bostono
Religiobudhismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materNorthfield Mount Hermon School • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Professional Children's School • American Embassy School vd
Familio
PatroRobert Thurman vd
PatrinoNena von Schlebrügge vd
Edz(in)oGary OldmanEthan Hawke vd
AmkunuloArpad Busson vd
InfanojMaya Hawke • Levon Hawke vd
Profesio
Okupoaktorofilmproduktoro • filmaktoro • modeloscenaristo • televida produktoro • televida aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva enUsono vd
Aktiva dum1985– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Uma Thurman en Cannes

Naskiĝinte en Bostono, Masaĉuseco, ŝi spertis budhisman edukadon. Uma estas la nomo de la Hind-Tibeta diino de lumo kaj beleco.

En la aĝo de 15 jaroj Uma Thurman forlasis la lernejon por komenci aktoran karieron en Novjorko. En la jaro 1990 ŝi edziniĝis al la aktoro Gary Oldman, sed la paro disiĝis en 1992. Duan fojon ŝi edziniĝis en 1998: al Ethan Hawke, kiun ŝi ekkonis dum la laboroj por la filmo Gattaca. Ili havas unu filinon Maya Ray(1998) kaj filon (2002). Ili divorcis en 2004.

Uzoj de nomo redakti

"Uma Turman" estas ankaŭ nomo de tre populara rusia rokbando, nomita omaĝe al Uma THURMAN. Kredeble pro eventualaj juraj problemoj oni ĉiam skribas la nomon de la bando sur afiŝoj kiel "Uma2rman" aŭ ankoraŭ iel por ne ŝajnigi, ke temas pri koncerto de la usona aktorino. Vidu apartan artikolon pri la rusia rokbando: Uma Turman.

Filmaro redakti