Karol Szymanowski

Karol Maciej Szymanowski (naskiĝis la 3-an de oktobro 1882 en Tymoszówka, en la nuntempa Ukraino, mortis la 29-an de marto 1937 en Laŭzano) estis pola komponisto, pianisto, pedagogiisto, muzik-kritikisto kaj verkisto.

Karol Szymanowski
Persona informo
NaskonomoКарлъ Матвѣй Шимановскій
Naskiĝo3-an de oktobro 1882 (1882-10-03)
en Tymoshivka
Morto29-an de marto 1937 (1937-03-29) (54-jaraĝa)
en Laŭzano
MortokialoTuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
TomboCrypt of Merit at Skałka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojpola
ŜtatanecoRusia Imperio
Dua Pola Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Alma materЄлисаветградське земське реальне училище (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroStanisław Bonawentura Marian Korwin-Szymanowski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoAnna Dominika Teodora Taube (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
AmkunuloBoris Kochno (en) Traduki
Jarosław Iwaszkiewicz
Aleksander Szymielewicz (en) Traduki
Witold Conti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
ParencojШимановский, Мартин Феликсович (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
pianisto
universitata instruisto
muzikinstruisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj3 Paganini Caprices
Symphony No. 3
vdr

Li apartenis al la Młoda Polska (pola modernismo) kune kun Grzegorz Fitelberg, Ludomir Różycki, Apolinary Szeluto. Kune kun Fryderyk Chopin kaj Witold Lutosławski oni konsideras lin kiel plej granda pola komponisto.

Vivo redakti

Edukado kaj unuaj sukcesoj - epoko romantika redakti

Szymanowski naskiĝis en Tymoszówka, en domo de pola nobela familio. Havante sep jarojn oni komencis domen edukigi lin. Plej grava fako estis tie muziko kiun li lernis unue ĉe sia patro, poste (de 1892) ĉe Gustav Neuhaus en lia lernejo en Elizavetgrado. Neuhaus estis populara tie instruisto de piano. Lia filo, Harry Neuhaus (granda pianisto kaj ŝopenologo) poste amikiĝis kun Karol kiam li estis grava komponisto. Gustav Neuhaus malkovris dum la instruado gravajn lertecojn por komponi en Karol. Post fino de tiu instruado, Szymanowski komencis studi en Varsovio en 1901 jaro. Harmonion li studis ĉe Marek Zawirski kaj kontrapunkton kaj komponon ĉe Zygmunt Noskowski (grava pola komponisto). Dum tiu tempo li konis Paweł Kochański (pianisto), Artur Rubinstein (opiniata kiel plej genia pianisto de 20-a jarcento), Stanisław Ignacy Witkiewicz (verkisto, pentristo) kaj Stefan Żeromski (verkisto). Dum 1903 jaro li venis al Berlin kie li konis Richard Strauss, kiu estiĝis lia majstro dum plej proksima tempo. Ĝis tiu tempo li komponis nur kelkaj kantoj al poemoj de Jan Kasprowicz, Wacław Berent kaj Tadeusz Miciński tamen nun li komencis komponi siajn unuajn verkojn orkestrajn. En 1905 jaro kune kun Stanisław Ignacy Witkiewicz (nomata populare Witkacy) li vojaĝis per unua fojo al Italio. Post fino de studoj kune kun Ludomir Różycki kaj Apolinary Szeluto li fondis Asocio de Eldono por Junaj Komponistoj Polaj- organizo grava por propagi modernan komponaĵon de juna kompono pola. Jam en 1906 jaro per tiu Asocio kelkaj junaj komponistoj koncertis en Berlin kaj Varsovio. Mem Szymanowski koncertis en tiuj jaroj en Berlin kaj Leipzig. En 1908 jaro li vojaĝis nove al Italio. Poste, en 1912 li lokiĝis en Vieno kaj Universal Edition, firmao muzika, faris kun li kontrakton por dek jaroj. En tiu epoko plej gravaj komponaĵoj de Szymanowski estis sendube kantoj kaj unua simfonio e minor op.15 kaj dua simfonio B maior op.19. Romantikeco kaj influoj de ekspresionisma muziko de Strauss estas tie videbla. Krom Strauss lia dua majstro muzika estis Fryderyk Chopin, kies muziko influadis sur Szymanowski dum ĉia sia vivo.

Dum sendependiĝo de Pollando; epoko impresionisma redakti

"Atma", hodiaŭ muzeo de Szymanowski

Karol Szymanowski malkovris orientalismon ankoraŭ dum siaj unuaj vojaĝoj al Italio. Centro de lia intereso estis nun, en 1913, la mistikismo. Lia unua provo esprimi tiun valoron de arto estis opero Hagith, kiun li finverkis en 1914. Unue li trapasis plej gravan vojaĝon en sia tuta artistika vivo - la vojaĝo al Italio, Sicilio kaj Afriko (arabaj landoj). Post tiu vojaĝo Szymanowski skribis jam tute alian muzikon ol ekspresionisman. Jam estante en Parizo li ekkonis bone kun muziko de Claude Debussy. Revenante al Tymoszówka li kreis siajn plej gravajn verkojn por piano- Metopy, Maski, Mity (Metopoj, Maskoj kaj Mitoj)- hodiaŭ opiniataj kiel plej geniaj komponaĵoj de monda impresionismo. Por mencio meritas sendube "Kantoj de princino de fabelo" kun vortoj de Zofia Szymanowska kaj "Kvar Kantoj" kun vortoj de Rabindranath Tagore. Post sanga Revolucio de Bolŝevikoj en oktobro 1917, Szymanowski lasis domon en Tymoszówka kaj post mallonga loĝado en Elizavetgrado li hejmiĝis en Varsovio. Li skribis tiam unu el plej interesan komponaĵon sub influo de araba kulturo- "Pieśni muezina szalonego" (Kantoj de malsaĝa muezzin). Post granda influo de araba, malnova greka, malnova slava kaj ortodoksa kulturoj li komencis skribi sian plej grandan verkon- opero "Król Roger" (Reĝo Roger). Libreto skribis unu el plej grandaj polaj verkistoj de Młoda Polska kaj lia kuzo- Jarosław Iwaszkiewicz. Szymanowski komponis ĝin tre longe ĉar de 1918 ĝis 1924. Dum tiu tempo Szymanowski venis kun Artur Rubinstein al Usono farante grandajn sukcesojn. Plej grava sukceso koncerta estis tamen en Parizo, en majo 1922. En tiu jaro li venis ankaŭ al Zakopane kie tre gravan impreson faris sur li longe ne aŭskultata muziko montana, kiu estis ja tre proksima al li dum lia infaneco. En 1924 Szymanowski skribis romanon "Efebos" omaĝante ĝin al dekkvina Boris Kochno - postea grava rusa poeto. Tiu romano estis esprimo de amo por juna knabo. Romano tiu estus pove unu el plej grandaj verkoj de samseksema literaturo se Szymanowski ne brulus ĝin. Nur post morto de li, Jarosław Iwaszkiewicz publikis kelkajn fragmentojn. En la sama jaro, en junio estis premiera de "Król Roger" en Varsovio. Opero tiu estas grava kunigo- Szymanowski kreis tie kunigon de partoj ekspresionismaj, orientalismaj, romantikismaj kaj modernismaj. La opero hodiaŭ estas opiniata kiel unu el plej geniaj verkoj de tiu tempo inter "Turandot" de Giacomo Puccini kaj "Elektra" de Richard Strauss. Ĝi tamen ne estas konata pro "tre malfacila muziko en percepto" (kiel opinias J.Kański) aŭ pro ĝia malbona unua ricevo de aŭskultantoj. Nur hodiaŭ opero tiu revenas al plej grandaj domoj operaj (en Britio, Usono, Francio kaj Germanio; ekzemple en 2009 Polo- Krzysztof Warlikowski preparos ĝin en Pariza Opero).

Lastaj jaroj - epoko de pola muziko redakti

Harnaś- estro de montanoj kun virino

En 1926 Szymanowski forĵetis propozicion estiĝi estro de Kaira Konservatorio de Muziko. Li tamen estiĝis estro de Varsovia Konservatorio kaj poste li estis rektoro de Akademio Muzika en Varsovio. Tiam li loĝis en sia legenda domo en Zakopane - "Atma". Dum tiu tempo li skribis "Kvar Kantoj" kun vortoj de James Joyce. Mirigita per pola kulturo li komencis skribi inspirante per muziko popola kaj malnova. Tiel li kreis Stabat Mater. Ĝi estis unua komponaĵo de tiu motivo en lingvo nacia. Ĝi estas ankaŭ rekviemo, ĉar homo kiu mendis tiun komponaĵon esperis komponaĵon en ĝuste tia speco. Ekde 1925 li komponadis ankaŭ balteon- "Harnasie". La popola muziko de Montanoj, partoj de tenoro kaj motivo popola en moderna stilo de komponado de Szymanowski montras hodiaŭ al muzikologoj unu el plej geniajn verkojn de popola epoko en muziko moderna. Kune kun "Król Roger" kaj "Stabat Mater" ĝuste "Harnasie" estas opiniata kiel plej grava komponaĵo de Karol Szymanowski. En 1935 li renkontis Witold Lutosławski. Problemoj kun sano emigis lin por saniĝadi en sanatorioj en Francio. Karol Szymanowski mortis subite en Laŭzanio en 1937.

La jaro 2007 estas en Pollando la jaro de Karol Szymanowski, Stanisław Wyspiański kaj Joseph Conrad.

Komponaĵoj redakti

Jaroj de komponadoTitoloFormo muzika
1899-1900Dziewięć preludiów na fortepian, Op. 1Miniaturoj fortepianaj
1900-1902Sześć pieśni, Op. 2kantoj por voĉo kaj fortepiano
1901-1903Wariacja b-moll, Op. 3fortepiana variacio
1900-1902Cztery etiudy, Op. 4miniaturo fortepiana
1902Trzy fragmenty z poematów Jana Kasprowicza op.5Kantoj por voĉo kaj piano
1904Salome, Op. 6 (sł. Jan Kasprowicz)Kanto por voĉo kaj fortepiano
1904Łabędź, Op. 7 (sł. Wacław Berent)Kanto por voĉo kaj fortepiano
1903-1904Sonata fortepianowa nr. 1 c-moll, Op. 8Sonato
1904Sonata d-moll na skrzypce I fortepian, Op. 9Sonato
1900-1904Wariacje na polski temat ludowy h-moll, Op. 10fortepiana variacio
1904-1905Cztery pieśni, Op. 11 (sł. Tadeusz Miciński)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1904-1905Uwertura koncertowa E-dur, Op. 12Komponaĵo orkestra
1905-1907Pięć pieśni, Op. 13Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1905-1907Fantazja, Op. 14miniaturo fortepiana
1906-1907Symfonia nr 1 f-moll, Op. 15Simfonio
1907Trio, Op. 16Trio instrumentala (fortepiano, violono, violonĉelo)
1907Dwanaście pieśni, Op. 17Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1908Pięć pieśni, Op. 18Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1905-1909Preludium I fuga cis-molMiniaturo fortepiana
1908-1909Loteria na mężówOpereto
1909-1910Symfonia nr 2 B-dur, Op. 19Simfonio
1909Sześć pieśni, Op. 20 (sł. Tadeusz Miciński)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1910-1911Sonata fortepianowa nr 2 A-dur, Op. 21Sonato
1910Barwne pieśni, Op. 22Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1910Romans D-dur, Op. 23Dueto por violono kaj fortepiano
1911Pieśni miłosne Hafiza, Op. 24Kanto por voĉo kaj fortepiano
1912-1913Hagith, Op. 25Opero
1914Pieśni miłosne Hafiza, Op. 26Kanto por voĉo kaj orkestro
1914-1916Symfonia nr 3 "Pieśń o nocy", Op. 27Simfonio
1915Nokturn i tarantela, Op. 28miniaturo muzika por violono kaj fortepiano
1915Metopy, Op. 29miniaruro fortepiana
1915Mity, Op. 30miniaruro por violono kaj fortepiano
1915Pieśni księżniczki z baśni, Op.31Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1915Trzy pieśni, Op. 32 (sł. Dymitr Dawydow)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1915-1916Dwanaście etiud, Op. 33miniaturo fortepiana
1916Maski, Op. 34miniaturo fortepiana
1917Koncert skrzypcowy nr 1, Op. 35Koncerto violona
1917Sonata fortepianowa nr 3, Op. 36Sonato
1917Kwartet smyczkowy nr 1, Op 37Kvarteto arĉa
1917Demeter, Op 37 bisKanto por alto, koro ina kaj orkestro
1917Agawe, Op. 38Kanto por alto, koro ina kaj orkestro
1918Trzy kaprysy Paganiniego, Op. 40miniaturo por violono kaj fortepiano
1918Cztery pieśni, Op. 41 (sł. Rabindranath Tagore)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1918Pieśń meuzina szalonego, Op. 42Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1920Mandragora, Op. 43Baleto
1925Marsz uroczystyMarŝo por orkestro
1925Dwie pieśni baskijskie, Op. 44Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1918-1924Król Roger, Op. 46Opero
1921Słopiewnie, Op. 46 bis (sł. Julian Tuwim)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1922Trzy kołysanki, Op. 48Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1922-1923Rymy dziecięce, Op. 49 (sł. Kazimiera Iłłakowiczówna)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1924-1925Dwanaście mazurków, Op. 50miniaruro fortepiana
1924Idom se siuhaje dołu, śpiewającyKanzono montana por voĉo kaj fortepiano
1925Kniaź Patiomkin, Op. 51


(do dramatu Tadeusza Micińskiego)

Komponaĵo orkestra
1925Kołysanka (La bereceuse d'atacho enia), Op. 52Dueto por violono kaj fortepiano
1925-1926'Stabat mater, op. 53Komponaĵo por voĉoj solaj, koro kaj orkestro
1926Cztery pieśni, Op. 54 (sł. James Joyce)Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1923-1931Harnasie, Op. 55Baleto
1927Kwartet smyczkowy nr 2, Op. 56Kvarteto arĉa
1928Vocalise-EtudeKanto
1928-1929Sześć pieśni kurpiowskiKanto por koro a cappella
1930Veni creator, Op. 57Komponaĵo por soprano, koro, orgenoj kaj orkestro
1930-1932Pieśni kurpiowskie, Op. 58Kantoj por voĉo kaj fortepiano
1930-1933Litania do Marii Panny, Op. 59Kanto por soprano, koro kaj orkestro
1932Symfonia nr 4, (Symphonie concertante), Op. 60Simfonio
1932-1933Koncert skrzypcowy nr 2, Op. 61Koncerto violona
1933-1934Dwa mazurki, Op. 62Miniaruro fortepiana