Stanisław Wyspiański

Stanisław Mateusz Ignacy Wyspiański (naskiĝis la 15-an de januaro 1869, mortis la 28-an de novembro 1907) - pola verkisto, poeto, dramisto, pentristo kaj grafikisto de Juna Pollando, epoko de la pola modernismo. Konsiderata la kvara poeto-profeto, reprezentanto de simbola dramo.

Stanisław Wyspiański
Persona informo
Stanisław Wyspiański
NaskonomoStanisław Wyspiański
Naskiĝo15-an de januaro 1869 (1869-01-15)
en Krakovo
Morto28-an de novembro 1907 (1907-11-28) (38-jaraĝa)
en Krakovo
TomboCrypt of Merit at Skałka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etnopoloj vd
Lingvojpolafranca vd
ŜtatanecoPollando
Aŭstrio-Hungario
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materJan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) Traduki
Jagelona Universitato
Bartłomiej Nowodworski High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Stanisław Wyspiański
Familio
PatroFranciszek Wyspiański (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopentristo
dramaturgo
tradukisto
verkisto
poeto
arkitekto
scenografo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPentrado, dramaturgo, poezio kaj desegnado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enKrakovoFrancioReĝlando ItalioGermanio vd
Aktiva dum1889–1907 vd
Verkado
VerkojView of the Kościuszko Mound in Kraków ❦
Portrait of the artist's wife with son Staś. ❦
Polonia ❦
Rachela ❦
Śpiący Staś ❦
Rapsod. Portret sceniczny Andrzeja Mielewskiego ❦
La nupto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
La vitralo Dio Patro Fariĝu en la Preĝejo de Sankta Francisko

Vivo redakti

Kiam li lernis en gimnazio de Sankta Anno en Krakovo li amikiĝis kun Józef Mehoffer - granda pentristo modernisma, Lucjan Rydel - poeto, Stanisław Estreicher - historiisto kaj aliaj. Dum loĝado en Parizo post studoj en filozofia fakultato ĉe la Jagelona Universitato li studis en Académie Colarossi. Tie li ekkonis Paul Gauguin kaj Nabis (artistoj). Tre grava impreso estis por li la ekkono kun pentraĵoj de Pierre Puvis de Chavannes.

Portreto kun edzino, 1904
Patrineco, 1905
Planty-parko dum tagiĝo, 1894
Vido el la fenestro de ateliero al la Monto de Kościuszko, 1904
La meandroj de Vistulo
La dormanta Staĉjo, 1904
Pajlohomoj (Pajlofaskoj) (Planty-parko nokte)
La kapo de Helenjo, la filino de pentristo, 1900
La knabineto kun florvazo, 1902
Ludwik Solski kiel la olda soldat(ul)o en la dramo „Warszawianka” / La Varsovia himno, 1904

Post reveno al Pollando li komencis pentri modernisme. Li kreis tiam vitralojn de benita Salomeo, Sankta Francisko kaj Dio Patro - "Stań się" (esp.Fariĝu).

Poste, pentrante per tute novaj metodoj de pentrado kreitaj de si - nova metodo de pentro-lavado kun uzo de koloroj - li komencis ĝenerale verki dramojn. Fariĝis eminenta poeto kaj dramisto. Inter Protesilas kaj Laodamia, Klątwa (Malbeno) kaj Lelewel al pola kaj monda teatro tre mankus aldonitaj Legion (Legio), Noc Listopadowa (Novembra Nokto - la dramo pri la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio) kaj Wesele (La nuptoNuptofesto).

La nupto redakti

Por "Wesele" (La nuptoNuptofesto) Wyspiański kunvenigis ĝeneralan avangardon de Krakovo. Tiu avangardo apogis sin sur la verkoj de Tadeusz Peiper - grava pola modernisto. "Wesele" estas mistika dramo pri nupto de pola nobelo kun kamparanino. La fenomeno de chłopomania - edziĝado de polaj aristokratoj kun kamparanoj estis tiutempe tre populara. La agado de la dramo estas do grava montro de la pola socio de tiu tempo - kamparanoj kaj aristokratoj en vere pola nupto. En dramo estas ankaŭ montritaj famaj personoj de krakova vivo de tiu tempo. La Poeto - persono de la verko - persvadas en nupto, ke kamparanino bonvenigu popolajn spiritojn de Pollando. Al la nupto do alvenas inter aliaj Chochoł - popola spirito-demono, Stańczyk - malfeliĉa bufono, Jakub Szela - popola ribelisto kiu mortigis polajn aristokratulojn dum rabacja. Alvenas ankaŭ Vernihoro, "la avo kun liro" kiu enportas oran kornon. Tiu korno vekigos Pollandon por sendependeco (Wyspiański ne ĝisvivis la renaskiĝon de Pollando). La dramo estas opiniata kiel genia pro bonega montro de realeco de tiu tempo en Pollando.

Wyspiański mortis en 1907. La entombigo estis silenta konforme kun volo de Wyspiański.La jaro 2007 estis en Pollando la jaro de Stanisław Wyspiański.

La 2an de septembro 2017 okazis la NACIA LEGADO de La nupto (aŭ Nuptofesto) en pli ol 2200 lokoj en Pollando kaj eksterlando, eĉ en Esperanto en Sofio (Bulgario) en la bela librovendejo en la centro de la urbo ([1]) kaj en 4 polaj urboj Słupsk (Slupsko) (jen fotoj kaj video-filmo el la subĉiela publika aranĝo en la centro de la urbo kun amasa partopreno de la urbanoj kaj la lokaj politikistoj:[2], [3], [4], [5]), Szczecin (en la Salono sub Piramido de la Pomeria Libraro:[6], [7]), Bjalistoko (en la Esperanto-klubejo:[8], kaj en la "Kafejeto" ĉe la strato Mazowiecka 48: [9]) kaj en Krakovo (en la Vojevodia Publika Biblioteko, Jutubo-filmo 58 minuta, en la pola, angla, germana, franca, rumana kaj Esperanto, sed la legado en Esperanto estas nur la lasta duon-minuto:[10]).

Verkoj redakti

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti