Jicĥak Rabin

Jicĥak RABIN aŭ Yitzhak RABIN ( hebree יצחק רבין) estis Israela generalo kaj politikisto (1-a de marto 19224-a de novembro 1995). Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando. En 1940 li eniris la Haganah (judan milicon), kaj poste partoprenis en la Dua Mondmilito kiel ano de la brita armeo. Dum la Sestaga milito (1967) li estis stabestro. En 1974 Rabin iĝis ministro pri laboro en la registaro de Golda Meir, kaj, post la demisio de Meir, fariĝis ĉefministro.

Jicĥak Rabin
יִצְחָק רַבִּין
Nobel-premiito
Jicĥak Rabin en 1986
Jicĥak Rabin en 1986
Persona informo
יצחק רבין
Naskiĝo1-an de marto 1922 (1922-03-01)
en Jerusalemo, Brita Mandato Palestino
Morto4-an de novembro 1995 (1995-11-04) (73-jaraĝa)
en Israelo Tel Aviv, Israelo
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Mortigita deYigal Amir vd
TomboMonto Herzl vd
ReligioJudismo
Etnojudoj vd
Lingvojanglahebrea vd
ŜtatanecoIsraelo vd
Alma materKadoorie Agricultural High School vd
PartioLaborista Partio
Subskribo Jicĥak Rabin
Familio
PatroNehemiah Rabin vd
PatrinoRosa Cohen vd
GefratojRahel Rabin vd
Edz(in)oLeah Rabin
InfanojDalia Rabin-Pelossof
Yuval Rabin
Profesio
Okupodiplomatooficiropolitikisto vd
Aktiva enJerusalemo vd
Aktiva dum1941– vd
5-a ĉefministro de Israelo
Dum3-a de junio 197422-a de aprilo 1977
AntaŭuloGolda Meir
SekvantoMenaĥem Begin
2-a periodo
Dum13-a de julio 19924-a de novembro 1995
AntaŭuloJicĥak Ŝamir
SekvantoŜimon Peres
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Rabin demisiis en 1977.

Kiel ministro pri defendado (1984-1990] en la Peres-registaro li ordonis perfortajn atakojn en la Okcidenta Bordo por kontraŭbatali la intifadon.

Li ricevis la oficon de Peres kiel estro de la Laborpartio en 1992 kaj, venkinte la tutnacian voĉdonadon, fariĝis ĉefministro kaj ministro pri defendado.

En 1993 Rabin apogis historian propacan interkonsenton kun la Organizo por la Liberigo de Palestino (OLP) pri reciproka agnosko inter Israelo kaj Palestino kaj aŭtonoma regado en la Gaza-Strio kaj la Okcidenta Bordo.

En 1994 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco kune kun Ŝimon Peres kaj Jaser Arafat.

La 4-an de novembro 1995 israela dekstrekstremista studento murdis Jicĥak-on Rabin.

Eksteraj ligiloj redakti