Gattaca

filmo

Gattaca estas 1997-jara sciencfikcia filmo de la reĝisoro/scenaristo Andrew Niccol, kun Ethan Hawke, Uma Thurman, Jude Law, Gore Vidal kaj Alan Arkin.

Gattaca
filmo
Originala titoloGattaca
ProduktadlandoUsono
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato24-a de oktobro 1997
Daŭro106 minutoj
Ĝenrosciencfikcia filmo, filma dramo, malutopia filmo, biopunk, arthouse science fiction film
KameraadoSławomir Idziak
BuĝetoUsona $36.000.000
Reĝisoro(j)Andrew Niccol
Produktisto(j)Danny DeVito • Stacey Sher • Gail Lyon
ScenaroAndrew Niccol
Filmita enKalifornio, Usono
Muziko deMichael Nyman
ĈefrolantojEthan Hawke
Uma Thurman
Jude Law
Gore Vidal
Loren Dean
Produktinta firmaoColumbia Pictures
DistribuoColumbia Pictures (Usono)
HonorigojSitges Film Festival Best Feature-Length Film award
vdr

Ĝi temas pri vido de la futuro en kiu eŭgenika geninĝenierado ŝanĝis la homan genton ĝis ke infanoj koncipitaj seksume estas anoj de subklaso. La filmo temas pri Vincent, ano de la subklaso, kiu provas defii sian ŝajnan genan sorton. Li uzas DNA-spurojn de kripligita ano de la superklaso por ruze eniĝi en la spacan programon.

La nomo de la filmo venas de GATTACA, arbitra DNA bazpara sinsekvo (G=Guanino, A=Adenino, T=Timino, C=Citozino). La lastatempa eldono de la homa genaro rivelas ke GATTACA, kune kun plejparto de aliaj mallongaj bazparaj sinsekvoj, okazas ofte tra la homa genaro.

Por krei strangan etoson de ĉiea fizika perfekteco, la reĝisoro dungis modmodelistojn kiel kromaktorojn. Plia futureca etoso aldoniĝis per uzado de esperantlingvaj laŭtparolilaj anoncoj; la tradukon faris Miko Sloper el la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti