Bambi

usona animacia filmo de 1942

Bambi estas usona animacia filmo produktita de Walt Disney kaj publikigita en 1942. Ĝi estis bazita en la rakonto Bambi, vivo en la arbaro ("Bambi, ein Leben im Walde" laŭ la germana originalo), publikita en 1923 de la aŭstria verkisto Felix Salten. La produktado okazis dum la Dua Mondmilito kaj tio iamaniere influis la ideologion kaj nuancojn de la filmo.

Bambi
longa movbilda filmo
Originala titoloBambi
ProduktadlandoUsono
Originala lingvoangla
Kina aperdato9-a de aŭgusto 1942
Daŭro70 minutoj
ĜenroDramo
Buĝeto858.000 USD
Reĝisoro(j)David Hand • James Algar • Bill Roberts • Norman Wright • Samuel Armstrong • Paul Satterfield • Graham Heid
Produktisto(j)Walt Disney
ScenaroPercival C. Pearce • Larry Morey
Filmita enUsono
Muziko deFrank Churchill • Edward H. Plumb
Rolantojsen valoro
Produktinta firmaoWalt Disney Company
HonorigojGenesis Award
IMDb
vdr

Temas pri la vivo de kapreolo kaj liaj amikoj, la cervedoj, la kuniklo, la mefito ktp. Ĝi iĝis tre populara tutmonde.

Intrigo

redakti

Bambi estas la historio de malgranda kapreolo, rakontita el lia perspektivo, kiu portas la spektanton al liaj mondo kaj vivo. Kun liaj amikoj, ekzemple Frapulo la kuniklo, Floro la mefitino kaj lia estonta parulino Falena, ĝi spertas saĝajn lecionojn pri amo kaj vivo. Pri la danĝero, kiun reprezentas la homo, li lernas de la Princo de la Arbaro, kaj el propraj spertoj kiel la perdo de lia patrino.

Kantoj de la filmo

redakti
  • Amo estas kanto (Love is a Song) - solisto kaj ĥoro
  • Eta aprila drezelo (Little April Shower) – ĥoro
  • Ni kantu gajan printempan kanteton (Let's Sing a Gay Little Spring Song) – ĥoro
  • Mi alportas al vi kanton (I Bring You a Song) - Bambi kaj Faline

Premioj

redakti

Titolo de la filmo tra la mondo

redakti
  • Araba: بامبي
  • Bulgara: Бамби
  • Ĉina: 小鹿斑比
  • Greka: Μπάμπι (Bámpi)
  • Hebrea: במבי
  • Japana: バンビ
  • Kartvela: ბემბი
  • Korea: 밤비
  • Litova: Bembis
  • Rusa: Бэмби
  • Taja: กวางน้อย...แบมบี้

Eksteraj ligiloj

redakti