55 Cancri f

55 Cancri f, estas ekstersunsistema planedo je proksimume 41 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Kankro. 55 Cancri f estas la kvara planedo (laŭ distanco) de la stelo 55 Cancri kaj la unua planedo preni la literon "f".[2] Je 2009, tio igas 55 Cancri la nura planeda sistemo, krom la Sunsistemo, kiu havas almenaŭ kvin planedojn.

55 Cancri e
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Artista bildo de 55 Cancri f
Gepatra stelo
Stelo55 Cancri
SpektroklasoG8V
KonstelacioKankro
Rekta ascensio (α)08h 52m 35,8s
Deklinacio (δ)+28° 19′ 51″
Ŝajna magnitudo (mV)5,95
Distanco40,3 ± 0,4 lj
12,3 ± 0,1 pc
Maso0,95 ± 0,10 M
Radiuso1,152 ± 0,035 R
Temperaturo5373 ± 9,7 K
Metaleco [Fe/H]0,29
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a)0,781 ± 0,007 AU
Periapsido (q)0,730 AU
Apoapsido (Q)0,833 AU
Discentreco (e)0,2 ± 0,2[1]
Orbita periodo (P)260,00 ± 1,1[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω)181,1 ± 60º[1]
Tempo de la periastro (T0)2.450.080,9108 ± 1,1[1] Juliaj tagoj
Duon-amplitudo (K)4,879 ± 0,6 m/s [1]
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
0,144 ± 0,04MJ [1]
Informo pri malkovro
Dato11-a de aprilo 2005
MalkovristojJ. Wisdom
MetodoRadiala rapido
LokoUsono Usono
SituacioPublikigita
vdr

Malkovro redakti

La unua raporto pri ĉi tiu planedo okazis ĉe rendevuo de American Astronomical Society dum aprilo 2005,[3] tamen devis pasi 2 jarojn kaj duono antaŭ ĝi aperis en publikaĵo.[1] Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedo kiu restas ene de la enloĝebla zono dum ĝia tuta orbito.[4] Cetere, ĝia malkovro igis la sistemon 55 Cancri la unua planeda sistemo enhavanta kvin planedojn. Je majo 2010, ĝi daŭre estas la nura plenda sistemo, krom nia Sunsistemo, havi kvin planedojn.[5]

Orbito kaj maso redakti

La orbito de 55 Cnc f kompare kun Venuso (0.72AU).

55 Cancri f troviĝas je 0,781 AU de sia stelo kaj ĝia orbita periodo estas 260 tagoj.[6] Tial ke ĝi estis detektita per radiala rapido, ni nur scias ĝian minimuman mason, proksimume 0,144 Jupiter-masoj, aŭ duono de la maso de Saturno.[6] Laŭ matematikaj simuladoj, ĝia discentreco estas 0.2±0.2.[1] Se en la simulado ankaŭ ni kalkulas je la aliaj planedo, tiam la discentreco estas 0,0002, preskaŭ cirklo.[1]

Astrometriaj observoj per la kosmoteleskopo Hubble sugestas ke la pli ekstresa planedo 55 Cancri d havas klinangulon de 53°.[7] Se tiu mezuro estas konfirmita, kaj supozante ke la sistemo estas samebena, la vera maso de 55 Cancri f estus 25% pli granda ol la minimuma maso, proksimume 0,18 Jupiter-masoj.[1]

Ecoj redakti

Ĉar la planedo estis detektita per nerekta metodo, oni ne povas kalkuli ecojn kiel la radiuso, konsisto kaj temperaturo. Kun maso duona al tiu de Saturno,[6] 55 Cancri f estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĝi orbitas en la enloĝebla zono, kio signifas ke povus ekzisti likva akvo sur la surfaco de ebla satelito.[8]

Astronomoj ne scias ĉu la konsisto estas pli simila al tiu de Saturno aŭ Jupitero.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Fischer, D. A. et al. (2007-12-23). “Five Planets Orbiting 55 Cancri”, Astrophysics. Alirita 2008-09-17.. 
  2. 2,0 2,1 Shige Abe (2007-11-12) Researchers Identify First Five-Planet Extrasolar System. NASA Astrobiology. Arkivita el la originalo je 2008-09-16. Alirita 2008-09-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-16. Alirita 2010-05-12.
  3. J. Wisdom (2005-04-11). “A Neptune-sized Planet in the rho1 Cancri System”, DDA 36th Meeting, 10-14 April 2005—Session 5 Posters. Alirita 2008-09-17..  Arkivigite je 2006-12-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-16. Alirita 2010-05-12.
  4. Ian Sample, science correspondent. "Could this be Earth's near twin? Introducing planet 55 Cancri f", 'The Guardian', 2007-11-07. Kontrolita 2008-10-17.
  5. The Extrasolar Planets Encyclopaedia. Exoplanet.eu. Alirita 2008-09-14.
  6. 6,0 6,1 6,2 Notes for Planet 55 Cnc f. The Extrasolar Planets Encyclopaedia. Alirita 2008-09-14.
  7. Han et al. (2001). “Preliminary Astrometric Masses for Proposed Extrasolar Planetary Companions”, The Astrophysical Journal Letters 548 (1), p. L57–L60. doi:10.1086/318927.  Arkivigite je 2015-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-06. Alirita 2010-05-12.
  8. Sample, Ian (2007-11-07) Could this be Earth's near twin? Introducing planet 55 Cancri f. The Guardian. Alirita 2008-09-17.

Eksteraj ligiloj redakti