Klasigo de steloj

Steloj estas klasigataj ĉefe laŭ sia spektro kaj amplekso.

Spektroklaso redakti

Spektroklaso estas klaso de stelo laŭ la spektra klasigo. Pli simple spektroklaso priskribas koloron de stelo.

Spektraj klasoj de la plej ofte uzata klasigo estas

O B A F G K M.

Ĉiu el ili estas disdividita je 10 subklasoj ekde 0 ĝis 9, do ili kune estas vico

O0 O1 ... O8 O9 B0 B1 ... B8 B9 A0 ... ... ... M8 M9
KlasoTemperaturoKoloroMaso
M
Radiuso
R
Lumigo
L
Hidrogenaj linioj
O30000 – 60000 KBlua60151400000Malfortaj
B10000 – 30000 KBlua - blanka18720000Mezfortaj
A7500 – 10000 KBlanka3,12,180Fortaj
F6000 – 7500 KFlava - blanka1,71,36Mezfortaj
G5000 – 6000 KFlava1,11,11,2Malfortaj
K3500 – 5000 KOranĝkolora0,80,90,4Ege malfortaj
M2000 – 3500 KRuĝa0,30,40,04Ege malfortaj
Steloj de diversaj klasoj de la ĉefa sekvenco
Diagramo de Hertzsprung-Russell (spektroklaso - lumigo): ĉi tie absoluta magnitudo laŭ ondolongo de B (442 nm) al V (540 nm)


Lumeco redakti

Diagramo de Hertzsprung-Russell (spektroklaso - lumigo). Suno aperas kun lumeco 1 (absoluta magnitudo 4,8) kaj B-V koloro 0,66 (temperaturo 5 780 K, spektroklaso G2V).

Ankaŭ estas divigo de steloj laŭ klaso de lumeco - klasifiko de steloj en dudimensia spektra klasifiko, dependanta de ilia lumeco (aŭ absoluta magnitudo) kaj spektra klaso:

  • I - Supergigantoj; oni distingas kelkajn grupojn:
    • 0, Ia-0 aŭ Ia+ - Hipergigantoj aŭ helegaj supergigantoj;
    • Ia - Helaj supergigantoj;
    • Iab - Normalaj supergigantoj;
    • Ib - Supergigantoj kun malalta lumeco;
  • II - Helaj gigantoj;
  • III - Gigantoj;
  • IV - Subgigantoj;
  • V - Nanoj de ĉefa sekvenco;
  • VI - Subnanoj;
  • VII - Blankaj nanoj;
  • VIII - malofre estas distingataj kernoj de planedumaj nebulozoj, evoluantaj al blankaj nanoj.

En komplikaj okazoj oni uzas kombinaĵojn, ekzemple, IV/V.

Ampleksa klaso estas skribata per romiaj ciferoj kaj post la spektroklaso. Ekzemplo de la plena skribo: "A2V", kie "A2" estas spektroklaso kaj "V" estas amplekso.