Un chien andalou

Un chien andalou (Andaluza hundo) estas superrealisma mallonga filmo de eksperimenta kinarto fare de Luis Buñuel kaj Salvador Dalí.

Un chien andalou
mallonga filmo
Originala titoloUn chien andalou
Originala lingvofranca lingvo • sen valoro
Kina aperdato6 jun. 1929, 1929
Ĝenroesefilmo, muta filmo
Reĝisoro(j)Luis Buñuel
Produktisto(j)Pierre Braunberger • Luis Buñuel • Salvador Dalí
ScenaroSalvador Dalí • Luis Buñuel
Muziko deRichard Wagner
RolantojPierre Batcheff • Simone Mareuil • Luis Buñuel • Salvador Dalí • Jaume Miravitlles i Navarra
IMDb
vdr

Resumo redakti

Produktita en Francio en 1928, la filmo kaj elvenas kaj kritikas la tiaman francan avangardan filmmovadon. Konforme kun avangarda formo, ĝi prezentas serion da ŝajne neligitaj, kelkfoje ofendaj, scenoj kiuj klopodas ŝoki la filmvidantojn. Kontraŭe, la filmo konservas la avangardan tradicion, emfazante enhavon same kiel kinan formon: surprizaj fotilaj (kameraaj) anguloj, filmtrukoj, ktp.

Intrigo redakti

"Un chien andalou konsistas el deksep minutoj da bizaraj kaj superrealaj bildoj, kiuj povus aŭ ne povus signifi ion..." IMDb.

La filmo ekas per sceno, en kiu la okulo de vivanta virino estas distranĉata per razilo, kaj kontinuas kun serio da superrealaj scenoj: homo frapetas tranĉitan manon en la strato per sia kano; homo trenas du koncertpianojn, kiuj enhavas mortajn kaj putrantajn azenojn, la ŝtonplatojn de la Dekalogo kaj vivantajn sacerdotojn; formikoj malmergiĝas el truo en la manplato de iu; la puba hararo de virino fiksiĝas al vizaĝo de iu.

Kritikoj redakti

La krania papilio, uzita en unu de la plej memoritaj momentoj de Un chien andalou.

Laŭ certaj kritikistoj, Un chien andalou estas komprenebla kiel tipa Buñuel-a kontraŭburĝa, kontraŭklerika peco. Ekzemple, la homo trenanta pianon, azenojn kaj sacerdotojn povas signifi, ke la progreso de homo al sia celo malfaciliĝas per la bagaĝo de konvencia socio, kiun li devas porti.

Alia interesa penso estas, ke la distranĉo de la okulo povas kompreniĝi kvazaŭ Buñuel "atakas" la spektantojn de la filmo. Buñuel mem rolas la homon kun la razilo.

Alia interpretado, baziĝas sur la temo de la "senbremsa amo" (laŭvorte:"freneza amo"), ŝatata temo de la surperrealismo. La ofta uzo de liebestod de Wagner laŭlonge de la filmo, tion substrekas. Pri la okulo distranĉita, la "ŝlosilo" estus: Amo estas blinda, oni malfermu ĝiajn okulojn....Neniu "oficiala" deklaro, nek de Dali, nek de Buñuel apogas tiun ideon, sed la vort-ludoj estas verŝajnaj: ne maloftis tiaj vort-ludoj en la verkoj de la superrealistoj, ekz.: "nous nous cajolions" (ni nin karesadis) estas la titolo de du desegnoj de Marcel Duchamp kiu prezentas vartistino kaj leona kaĝo (en la franca, vartistino estas popole nomata "nounou" kiu fonetike egalas "nous nous" kaj leona kaĝo estas "cage aux lions" fonetike egalas al "cajolions")

Un chien andalou
Esperanta titoloAndaluza hundo
LandoFrancio
Jaro1929
Daŭro16 minutoj
KoloroSenkolora filmo
SonoSenparola filmo
DirektoroLuis Buñuel
VerkistojLuis Buñuel, Salvador Dalí
Aktoraro

Pierre BATCHEFF: homo
Simone MAREUIL: junulino
Salvador Dalí: seminariano
Luis Buñuel: junulo kun razilo
Robert HOMMET: knabo
MARVAL: seminariano
Fano MESSAN:duseksulo
Jaime MIRAVILLES: seminariano

FotografadoAlbert DUVERGER
MuntadoLuis Buñuel
Neoriginala muzikoRichard Wagner
el Tristan und Isolde: Liebestod

Literaturo redakti

  • IMDb Internet Movie Database - anglalingva interreta filmdatenaro. (IMDb 2005-12-01)

Eksteraj ligiloj redakti