Turklingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la turka lingvo

La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 22-an de junio 2024 ĝi enhavas 612 187 artikolojn.

Turklingva Vikipedio
Retadresotr.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoturka
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 22-a de junio 2024
Artikolnombro612 187
Profundeco174.7
Paĝoj3 070 116
Redaktoj33 269 276
Uzantoj1 593 654
Aktivaj uzantoj2 894
Administrantoj20
Dosieroj40 602
vdr

Forbaro

redakti
Emblemo de la turka Vikipedio kun rubando kampanjanta por fino de forbaro de Vikipedio en Turkio
Tuj post forbaro de ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio en Turkio falis legado de turklingva Vikipedio je ĉ. 80%

Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]

Referencoj

redakti
  1. "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti