Turbat, urdue تربت estas universitata urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de kantono kaj distrikto.

Turbat
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo26° 0′ N, 63° 3′ O (mapo)26.00305555555663.054444444444Koordinatoj: 26° 0′ N, 63° 3′ O (mapo) [+]
Alto129 m [+]
Turbat (Baluĉistano)
Turbat (Baluĉistano)
DEC
Turbat
Turbat
Situo de Turbat
Turbat (Pakistano)
Turbat (Pakistano)
DEC
Turbat
Turbat
Situo de Turbat

Map

vdr
Akvorezervujo nomata Mirani en proksimeco de Turbat konstruita en 2006. Ĝi respondas pri irigacio kaj akvoprovizado de Turbat.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Turbat situas en valo ĉe renkontiĝo de la apudmara ebenaĵo kaj montaro laŭ la maldekstra bordo de la en:Kech River en Pakistano. La marbordo troviĝas 90, Karaĉio 413, Hajderabado 536, Sukur 604, provinca ĉefurbo Kveta 609, Multano 946, Fajsalabado 1148, Peŝavaro 1206, Lahoro 1260, Rawalpindi 1279, Islamabado 1289 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La regiono ĉirkaŭ Turbat estis loĝata dum la antikvaj tempoj. Iam ĝi estis sidejo de Ŝtato Makran, eĉ ĝis 1952 de ĥanlando Makran. Antaŭ sendependiĝo de Pakistano en 1947 la hinduoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
196119721981199820102017
4 57827 67152 33767 90583 475213 557
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Turbat
Fervojaj linioj en Pakistano, kie estas videbla ankaŭ Turbat
Flughavenoj en Pakistano, kie estas videbla ankaŭ Turbat

Ekonomio redakti

Turbat estas foirejo pri daktiloj kreskigitaj en la ĉirkaŭa regiono kaj havas daktil-prilaboran uzinon. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sorgojn, hordeojn, tritikojn, kaj rizojn kaj oni bredadas brutaron.

Trafiko redakti

Turbat havas trairan ĉefŝoseon al Ĥuzdar kaj la marbordo, krome estas flankaj vojoj al Irano kaj alia parto de la marbordo. Fervoja linio mankas, sed estas proponata. En Turbat internacia flughaveno funkcias.

Eduko redakti

En Turbat universitato kaj medicina kolegio funkcias.

Klimato redakti

Turbat situas en duonarida klimato (BWh) laŭ klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa temperaturo estas 28 °C. La jara precipitaĵo estas nur 123 mm, en ĉiuj monatoj iomete pluvas, tamen iom pli januare kaj julie.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti