Torres (Turoj) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Torres
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo23540
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 349  (2023) [+]
Loĝdenso17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo37° 47′ N, 3° 31′ U (mapo)37.786111111111-3.51 [+]
Alto880 m [+]
Areo80,04 km² (8 004 ha) [+]
Torres (Provinco Ĥaeno)
Torres (Provinco Ĥaeno)
DEC
Situo de Torres
Torres (Hispanio)
Torres (Hispanio)
DEC
Situo de Torres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torres (Jaén) [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Torres en la nordokcidento.
Torres en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 80,04 km2 kie loĝas 1 406 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 18,43 loĝ./km2.

Torres situas sur la nordokcidento de la komarko Sierra Mágina en la centro de la provinco, lime kun Mancha Real, Jimena, Albanchez de Mágina, Cambil kaj Pegalajar. Estas sur 880 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno.

Geografio kaj ekonomio redakti

La municipo estas sur la norda deklivaro de Sierra Mágina borde de la jenaj montoj: Aznaitín, Monteagudo, Cárceles, Ponce kaj Almadén. Elstaras la lokoj Fuenmayor, Navaparís kaj, printempe, la akvofalo Zurreón, kie eblas kontempli la valon blanke farbita pro la montetoj florantaj. Torres pro sia loko posedas abundajn akvofontojn ĉar ĝuas pluvan klimaton.

Nordokcidente: Mancha RealNorde: JimenaNordoriente: Jimena
Okcidente: Mancha Real Oriente: Albanchez de Mágina
Sudokcidente: Mancha Real kaj PegalajarSude: Pegalajar kaj CambilSudoriente: Albanchez de Mágina

La ekonomio de Torres estas bazata sur la agrikulturo kun kultivo hegemonie de olivoj kaj ĉerizoj, rura turismo kaj konstruado.

Bildoj redakti

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti