Tijuana [tihuana] estas urbo, limpasejo al Usono kaj mara banloko en la meksika subŝtato Baja California en Meksiko. En la subŝtato ĝi estas la plej granda urbo kaj samtempe la administra ĉefurbo de la samnoma komunumo Tijuana

Tijuana
Fotomontaĵo
city in Mexico • loĝlokoj de Meksiko • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo22000–22699
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 964 788  (2019) [+]
Loĝdenso3 084 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo32° 32′ N, 117° 2′ U (mapo)32.536447-117.037155 [+]
Alto20 m [+]
Areo637 km² (63 700 ha) [+]
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Tijuana (Baja California)
Tijuana (Baja California)
DEC
Situo de Tijuana
Tijuana (Meksiko)
Tijuana (Meksiko)
DEC
Situo de Tijuana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tijuana [+]
vdr
Plaĝo de Tijuana
Avenuo de Tijuana
La landlimo San-Diego-Tijuana

Tijuana laŭ popola etimologio estus mallongigo de "Tía Juana" (Onklino Johanino, en la hispana) kiu estus virino kiu posedus bienon aŭ gastejon tie.

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

La plej frue indianoj vivis tie. Eŭropanoj (nome hispanoj) alvenis en 1542. En 1848 rezulte de la Meksika-Usona milito Usono akiris la ĉirkaŭaĵon kaj ĉe Tijuana estiĝis la nova limo. En 1889 la urbo fondiĝis. Pli frue estis tie nur farmoj kaj paŝtejoj. La nova urbo prosperis pro la turistoj kaj pro la limpasejo. En la 1920-aj jaroj usonanoj amase alvenadis por drinkadi, sed ankaŭ kazinoj funkciis. Baldaŭe pro proksimeco de Usono Tijuana industriiĝis.

Distro redakti

Municipa Instituto de Arto kaj Kulturo, Tijuana Vakso-Muzeo[1], Museo El Trompo, kaj El Foro, la antaŭa Jai ​​Alai Palace kiu nun estas koncertejo, estas inter la kulturaj ejoj.

Klimato redakti

Tijuana havas sekan, senpluvan, subtropikan veteron jare po 235 mm pluvoj (precipe inter novembro kaj marto).

Trafiko redakti

Tijuana havas flughavenon. Interne aŭtobusoj trafikas. Du gravaj aŭtovojoj finiĝas en Tijuana. La limpasejo apartenas al la plej trafikaj pasejoj en la mondo.

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

  1. Wax Museum Tijuana (2008-05-14). Alirita 2022-05-11.

Eksteraj ligiloj redakti