Suda administra arondismento

arondismento de Moskvo

Suda administra arondismento (ruse Южный административный округ) estas arondismento de Moskvo, situanta en suda urboparto. Laŭ la stato komence de januaro 2023 (konsiderante la rezultojn de la tut-rusia populacia censo de 2020) ĝia populacio estis 1 784 570 loĝantoj,[1] iom pli ol la nombro de 1 716 808 el 2010[2] kaj signife pli ol la nombro de 1 593 065 registrita dum la censo de 2002.[3] Tio kontraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", pri kiu en junio 2011 raportis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[4] La loĝantoj vivas sur areo de 131,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 089 loĝantoj/km².

Suda administra arondismento
Arondismento de Moskvo
FlagoBlazono
administra arondismento de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.6333333337.66666667Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo) [+]
Akvokolektejo131,77 km² (13 177 ha) [+]
Areo131,77 km² (13 177 ha) [+]

Loĝantaro1 593 065 [+] (2002)
Denseco12 089,74 loĝ./km² [+] [+]

Suda administra arondismento (Tero)
Suda administra arondismento (Tero)

Suda administra arondismento (Moskvo)
Suda administra arondismento (Moskvo)
DEC

Map
Suda administra arondismento

Vikimedia Komunejo:  Southern Administrative Okrug [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la arondismenta administrejo

Distriktoj redakti

Ĝi konsistas el 16 distriktoj:

NomoRuslingva nomoAreo (en hektaroj)Loĝantaro en 2010, milLoĝdenso en 2010, loĝ./kv.km.
Birjulovo OkcidentaБирюлёво Западное850,6489,69310544,2
Birjulovo OrientaБирюлёво Восточное1477,2144,2469764,8
BratejevoБратеево763102,1113382,7
CaricinoЦарицыно843,44123,60414654,7
Ĉertanovo CentraЧертаново Центральное651,59111,96717183,7
Ĉertanovo NordaЧертаново Северное540,16110,64120483,0
Ĉertanovo SudaЧертаново Южное938142,08515147,7
DanilovskijДаниловский1259,689,8847135,9
DonskojДонской572,8547,568302,3
Moskvoreĉje-SaburovoМоскворечье-Сабурово930,1573,3157882,1
Nagatino-SadovnikiНагатино-Садовники81775,2759213,6
Nagatinskij ZatonНагатинский Затон979,5114,17711656,7
NagornijНагорный541,6176,57214137,8
Oreĥovo-Borisovo NordaОрехово-Борисово Северное767,16128,28416721,9
Oreĥovo-Borisovo SudaОрехово-Борисово Южное694,26144,82420860,2
ZjablikovoЗябликово572,8547,568302,3

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

la granda dona monaĥejo el birda perspektivo - ĝi ŝuldas sian estiĝon je du surprizaj venkoj, la batalo de Kulikovo en 1380 gvide de Dmitrij de Don ĉe la rivero Don kaj plia venko kontraŭ krimetataraj atakantoj en 1591