Suda Triangulo (konstelacio)

konstelacio en suda ĉiela hemisfero

La Suda Triangulo estas unu el la 88 konstelacioj, el kiuj konsistas la tera ĉielo laŭ la oficiala divido de Internacia Astronomia Unio. Temas pri malgranda konstelacio videbla el la suda duonsfero. Ĝi estis kreita dum la 16-a jarcento, kaj ĝia nomo kontrastas tiun de la konstelacio Triangulo, videbla el la norda duonsfero,, kiu jam delonge ekzistis. La nomo Triangulo ŝuldiĝas al la tri plej brilaj stelaj de la konstelacio, kiuj en la tera ĉielo konsistigas preskaŭ egallateran triangulon.

Suda Triangulo
konstelacio 
Latina nomoTriangulum Australe
(genitiva Trianguli Australe)
MallongigoTrA
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
AltaroCirkeloParadizeoOrtilo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio14h 45m 0s ... 17h 0m 0s
Deklinacio-70° 0' 0" ... -60° 0' 0"
Areo110 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo83
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 33
Videbla magnitudo de la plej hela stelo1,91
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco-90° ... 30°
Latitudoj de plena videbleco-90° ... 20°
Tempo de jaro de la plej bona videblecoJulio
Historio
Unua priskriboJohann Bayer
Jaro de unua priskribo1603
Verko, en kiu ĝi estis priskribitaUranometria
Postaj ŝanĝoj
vdr

Ne konatas la nomo de la kreinto de la konstelacio, kvankam ĝi estis plej verŝajne estigita de ŝipiristoj en la 16-a jarcento. Ĝi estis registrita en 1589 de la astronomo Petrus Plancius sur globuso je diametro de 32 centimetroj kaj duono kiun eldonis Jacob Floris van Langren en Amsterdamo. Ĝia unua mencio en ĉiela atlaso okazis en 1603, en la majstroverko Uranometria de Johann Bayer.

Mitologio redakti

Pro la malfrua aldono de la Suda Triangulo al la konstelaciaro, ne ekzistas mitologio rilata al ĝi.

Notindaj astroj redakti

En la Suda Triangulo situas NGC 6025, malferma stelamaso kiu konsistas el proksimume 30 steloj, havantaj magnitudon de 7 ĝis 9.

Vidu ankaŭ redakti