Santiago de Ĉilio

ĉefurbo de Ĉilio
(Alidirektita el Santiago de Chile)
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de sudamerika ŝtato Ĉilio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago.

Santiago aŭ per plena nomo Santiago de Ĉilio (hispane Santiago de Chile, prononco [Santjago de Ĉile]) estas la ĉefurbo de la sudamerika ŝtato Ĉilio. Ĝi situas en la centra parto de la lando.

Santiago de Ĉilio
hispane Santiago de Chile
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
ŜtatoĈilio Ĉilio
ValoCentra Valo
RegionoRegión Metropolitana
ProvincoProvinco Santiago
MontaroAndoj
RiveroMapocho
SituoSantiago de Chile
 - alteco520 m s. m.
 - koordinatoj33° 26′ 27″ S 70° 39′ 02″ U / 33.44083 °S, 70.65056 °U / -33.44083; -70.65056 (mapo)
Areo58,0 km² (5 800 ha)
 - de aglomeraĵo641,4 km² (64 140 ha)
 - de metropolo15 403,2 km² (1 540 320 ha)
Loĝantaro200 792 (2009)
 - de aglomeraĵo6 676 745
 - de metropolo7 200 000
Denseco3 461,93 loĝ./km²
 - de metropolo467 loĝ./km²
Fondita12-a de februaro 1541
 - fondintoPedro de Valdivia
UrbestroIrací Hassler

(ekde 2021)

HorzonoUTC (UTC-4)
 - somera tempoUTC (UTC-3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo02
Situo enkadre de Ĉilio
Situo enkadre de Ĉilio
Situo enkadre de Ĉilio
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Santiago de Chile
Retpaĝo: municipalidaddesantiago.cl

Historio redakti

Santiago estis fondita de Pedro de Valdivia la 12-an de februaro 1541 per la nomo Santiago de la Nueva Extremadura. La fond-ceremonio okazis en la nuna Cerro Santa Lucía. Valdivia elektis tiun lokon pro ĝia vetero kaj pro tio, ke ĝi estas facile zorgebla je atakoj. Tio estas, ĉar la rivero Mapocho disiĝas, kaj poste kuniĝas, kreante insuleton. Kun la helpo de la indiĝenaj popoloj, la unuaj domoj estis konstruataj. Tamen, je la 11-a de septembro de 1541 la urbo estis detruita de indiĝenoj.

Vetero redakti

La vetero de Santiago estas mezmara (aŭ mediteranea). Kun varmaj somer-tagoj. (Novembro ĝis Marto) havantaj temperaturojn je 35 °C. Vintroj (Junio ĝis Aŭgusto) estas pli malsekaj, havante maksimume 15 °C, kaj kelkajn gradojn sub nulo kiel minimumaj.

Averaĝa pluvo estas 360 mm po jaro.

Loĝantaro redakti

Laŭ la lasta censo (jaro 2002), 4 668 473 da homoj loĝas en la urbo Santiago. Tio estas proksimume triono de la tuta Ĉilia loĝantaro.

Famuloj redakti

En Santiago de Ĉilio mortis hungara pianisto Imre Stefániai.

Politika disiĝo redakti

Santiago estas disigita en 34 municipoj (comunas hispanlingve). Ĉiu municipo havas municipestron (alcalde), kiu estas elektita per balotado de la membroj de la municipo.

Listo de municipoj redakti

Kulturo redakti

Santiago havas la plej grandan kvanton de muzeoj kaj eduk-institucioj de la lando. Inter la unuaj menciindas la Nacia Muzeo de Natura Historio kaj la Nacia Muzeo de Belartoj. Inter la duaj oni listigas sube la ĉefajn universitatojn.

Universitatoj redakti

Tradiciaj (publikaj):

Privataj:


Galerio redakti

Transporto redakti

Esperantistoj de Santiago redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Panorama vido al Santiago, de sur Ĉilia marborda montardorso (Cordillera de la Costa), parto de Andoj