Sangoa lingvo

La sangoa estas la oficiala lingvo de la Centr-Afrika Respubliko. Ĝi estas parolata de nur 400.000 homoj kiel la unua lingvo, sed oni taksas ke kelkaj milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon, pro ĝia statuso kiel interlingvo tra la lando. Ĝi estas bazita sur la lingvo de la tribo Sanga, sed ĝi enhavas multajn francajn vortojn.

Sangoa lingvo
lingvo • kreola lingvomoderna lingvo
piĝino aŭ kreola lingvo • Ngbandi
Parolantoj599 000
Skribolatina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1sg
  ISO 639-3sag
  Glottologsang1327
Angla nomoSango
Franca nomosango
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 =sg
639-3 =sag

Pro la rapida kresko de Bangui, la ĉef-urbo de la Centr-Afrika Respubliko, ekde la sesdekaj jaroj, la Sangoa lingvo multe plivastiĝis, ĉar la filoj de enmigrintoj de aliaj regionoj kreskis parolante ĝin kiel denaskan lingvon. Tamen, en oficialaj kuntekstoj oni ankoraŭ preferas uzi la francan.

Ekzemploj

redakti
VortoTradukoNorma prononco
terosesé
ĉielonduzu
akvongu
fajrowa
virokoli
virinowali
manĝi
trinkinyon
grandakota
malgrandaketè
noktobi
tagola

Eksteraj ligiloj

redakti