Sami Khedira

germana futbalisto


Sami KHEDIRA (arabe سامي خضيرة, naskiĝis la  4-an de aprilo 1987(nun 1987-04-04) en Stuttgart, do nun 37-aĝa) estas arabdevena germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018.

Sami Khedira
Persona informo
Naskiĝo4-an de aprilo 1987 (1987-04-04) (37-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvojgermanaangla
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater
Familio
Frat(in)oRani Khedira Redakti la valoron en Wikidata
AmkunuloLena Gercke (en) Traduki (2011–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofutbalisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.sami-khedira.com/
vdr
la futbalisto en 2007