Sándor Buffó Rigó

Sándor Buffó Rigó [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buffó Rigó Sándor estis hungara violonisto, kapelmajstro.

Sándor Buffó Rigó
Sándor Buffó Rigó
Sándor Buffó Rigó
Persona informo
Naskiĝo18-an de aprilo 1949 (1949-04-18)
en Tata
Morto27-an de aprilo 2014 (2014-04-27) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoviolonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memorkolono pri Sándor Buffó Rigó kaj alia violonisto

Sándor Buffó Rigó [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1949 en Tata (Hungario), li mortis la 27-an de aprilo 2014 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Buffó Rigó ricevis sian muzikan edukadon unue hejme de sia patro, poste en la loka muziklernejo, fine en studio en Budapeŝto. Li praktikadis la violonadon unue en orkestro de sia patro, poste en cigana orkestro konata tutlande. Li akiris diplometon en 1967, en la sama jaro li estis ano en popolorkestro de Hungara Radio. En 1970 li atingis la gradon primasa violonisto kaj li muzikadis jam ankaŭ eksterlande. En 1992 li aliĝis al cigana orkestro kun cent anoj kiel primara violonisto. Post 5 jaroj li estis arta gvidanto, en 2005 ĝismorte prezidanto de la orkestro. Li ricevis premiojn en 1995 kaj 2000. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti

Referencoj redakti