Ruslingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la rusa lingvo
(Alidirektita el Rusa Vikipedio)

Ruslingva Vikipediorusa Vikipedio (ruse Ру́сская Википе́дия, [rúskaja vikipédija]) estas versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio, skribata en la rusa lingvo.

Ruslingva Vikipedio
Retadresoru.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvorusa
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 8-a de junio 2024
Artikolnombro1 983 234
Profundeco157.3
Paĝoj7 958 640
Redaktoj137 943 884
Uzantoj3 590 505
Aktivaj uzantoj9 561
Administrantoj68
Dosieroj251 825
vdr

La rusa Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001 kaj en septembro de 2014 apartenas al unu el la plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio: ĝi estas la 8-a laŭ kvanto da artikoloj (pli ol 1,0 milionoj), cedante lokon al la angla, sveda, nederlanda, germana, franca, cebua, varaja, kaj la 5-a laŭ kvanto de redaktoj (pli ol 78 milionoj). Ĝi estas ankaŭ plej larĝa el slavlingvaj Vikipedioj.

La 8-an de junio 2024 ĝi enhavas 1 983 234 artikolojn.

La rusa Vikipedio estas unu el la plej konataj universalaj ruslingvaj enciklopedioj, same kiel Granda Sovetia Enciklopedio, Granda Rusia Enciklopedio kaj aliaj.

Partoprenantoj redakti

Ĉiuj uzantoj de la Vikipedio povas esti vizitantoj (legantoj) kaj redaktantoj (kiuj redaktas paĝojn). Eblas redaktado sen registriĝo (tiam la redaktoj estas aŭtomate subskribataj per IP-adreso, de kiu ili estas faritaj).

Ekzistas multaj kategorioj de uzantoj, kiuj donas al ili specialajn rajtojn. Administrantoj (ru:Википедия:Администраторы) rajtas bloki uzantojn kaj forigi/revenigi paĝojn. La Arbitra Komitato (ru:Википедия:Арбитражный комитет) solvas konfliktojn.

Por pridiskuti staton de la Vikipedio ekde 2007 estas organizataj ĉiujaraj Viki-Konferencoj. La unua okazis en 2007 en Sankt-Peterburgo.

Listo de Viki-Konferencoj (pri ruslingva Vikipedio):

JaroLoko de okazoĈefpaĝo (ruslingve)
2007Sankt-PeterburgoViki-Konferenco 2007
2008MoskvoViki-Konferenco 2008
2009Sankt-PeterburgoViki-Konferenco 2009
2010Rostov-na-DonuViki-Konferenco 2010
2011VoroneĵViki-Konferenco 2011
2012MoskvoViki-Konferenco 2012
2013SmolenskViki-Konferenco 2013

Vizitantoj redakti

La anglalingva retejo alexa.com informas, ke laŭ kvanto da vizitantoj la rusa Vikipedio okupas la 4-an lokon post angla, hispana kaj germana; ĝin vizitas 6,16% de ĉiuj vizitantoj de la Vikipedio[1].

Procentaĵo de vizitantaro de la rusa Vikipedio laŭlandoj, en kiuj ĝi estas pli ol 5 %, por la lasta kvarono de 2013[2]:

LandoProcentaĵo de vizitantaroLoko de uzateco de la rusa Vikipedio inter ĉiuj:
Rusio91.01
Ukrainio69.31
Israelo5.73
Belorusio86.71
Kazaĥio71.01
Litovio8.83
Estonio19.13
Latvio34.82
Kartvelio19.23
Moldavio53.71
Azerbajĝano41.21
Armenio50.21
Uzbekio82.51
Mongolio8.53
Kirgizio80.91
Taĝikio79.31
Turkmenio68.51

Ĉi tiu statistiko montras, ke en 10 landoj de la estinta Sovetunio oni pli uzas la rusan vikipedion ol la version en la loka etna lingvo; ĉi tio estas kunligita kun la fakto, ke multaj lingvaj versioj de la Vikipedio estas ne sifiĉe maturigitaj.

Historio redakti

La ruslingva Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001. Dekomence ĝi situis sur domajno russian.wikipedia.com; la 7-an de novembro 2002 ĝi okupis la nunan domajnon ru.wikipedia.org kaj ekuzis la programaron MediaVikio. Tiam en la rusa Vikipedio estis ankoraŭ nur 1 artikolo.

Kronologio de evoluo de la rusa Vikipedio:

DatoAtingo
11-a de majo 2001Komenco de la Vikipedio
30-a de decembro 200410 000 artikoloj
5-a de junio 200520 000 artikoloj
23-a de aŭgusto 200530 000 artikoloj
31-a de decembro 200550 000 artikoloj
16-a de aŭgusto 2006100 000 artikoloj
10-a de marto 2007150 000 artikoloj
4-a de septembro 2007200 000 artikoloj
17-a de marto 2008250 000 artikoloj
19-a de majo 2008La Vikipedio fariĝis unu el dek pli grandaj
18-a de julio 2008300 000 artikoloj
16-a de junio 2009400 000 artikoloj
7-a de oktobro 200920 000 000 redaktoj
25-a de februaro 2010500 000 artikoloj
8-a de oktobro 2010600 000 artikoloj
15-a de oktobro 201030 000 000 redaktoj
24-a de februaro 2011La Vikipedio unuan fojon fariĝis la oka plej granda
12-a de aprilo 2011700 000 artikoloj
20-a de septembro 2011La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sepa plej granda
24-a de septembro 201140 000 000 redaktoj
10-a de decembro 2011800 000 artikoloj
8-a de julio 201250 000 000 redaktoj
8-a de septembro 2012900 000 artikoloj
25-a de decembro 2012La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sesa plej granda
16-a de februaro 201360 000 000 redaktoj
19-a de februaro 20131 000 000 registritaj uzantoj
11-a de majo 20131 000 000 artikoloj
4-a de decembro 201370 000 000 redaktoj
28-a de aprilo 201475 000 000 redaktoj

Konsisto redakti

La rusa Vikipedio kune kun la aliaj lingvaj versioj situas ĉe grapolo el 1000 serviloj. Ĝi uzas programaron MediaVikio.

La tuta enciklopedio konsistas el artikoloj kaj specialaj paĝoj.El ĉiuj artikoloj pli multaj estas (en marto de 2024) pri:

  • personoj — 558 mil, inter ili pri:
  • loĝlokoj — 319 mil;
  • akvofluoj — 46 mil;
  • filmoj — 35 mil;
  • familinomoj — 25 mil;
  • bestoj — 44 mil;
  • muzikalbumoj — 19 mil

(plena listo ruslingve).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti