Pininfarina

Pininfarina S.p.A. (mallonge por Carrozzeria Pininfarina) estas itala dezajnofirmao kaj konstruisto de aŭtoj, kun ĉefsidejo en Cambiano, Torino, Italio. Ĝi estis fondita fare de Battista "Pinin" Farina en 1930. La 14-an de decembro 2015, la grandega barata multnacia Mahindra Group akiris Pininfarina S.p.A. por proksimume 168 milionoj da eŭroj.[1]

Pininfarina
Pininfarina
design company • entrepreno • fabricator • organizaĵo vd
Dum23-a de majo 1930 - nekonata/nuntempe
Jura formoFilio
Fondita23-a de majo 1930
FondintojBattista Farina vd
Ĉefestro(j)Paolo Pininfarina vd
SidejoCambiano,  Italio
LandoItalio
Estr(ar)oPaolo Pininfarina
Dungitoj700 (2021)
AgokampoAŭtomobila dezajno
Posedata deMahindra & Mahindra • Tech Mahindra India vd
filiaj kompaniojAutomobili Pininfarina vd
TTThttps://pininfarina.it/
vdr

Pininfarina estas uzata fare de vasta gamo da aŭtoproduktantoj por dezajni veturilojn. Tiuj firmaoj inkluzivas de longe establitajn klientojn kiel ekzemple Ferrari, Alfa Romeo, Peugeot, Fiat, GM, Lancia, kaj Maserati, al emerĝantaj kompanioj en la azia merkato kun ĉinaj produktaĵoj kiel AviChina, Chery, Changfeng, Brilliance, JAC kaj VinFast en Vjetnamio kaj koreaj produktantoj Daewoo kaj Hyundai.

Ekde la 1980-aj jaroj Pininfarina ankaŭ dezajnis altrapidajn trajnojn, busojn, tramojn, veturantajn materialojn, aŭtomatigitajn malpezajn trajnojn, homtransportilojn, jaĥtojn, aviadilojn kaj privatajn jetojn. Per la kreado de "Pininfarina Extra" (1986) ĝi konsultiĝis pri industria dezajno, interna arĥitekturo, kaj grafika dezajno.

Pininfarina estis administrita fare de la filo de Battista, Sergio Pininfarina ĝis 2001, poste de lia nepo Andrea Pininfarina ĝis ties morto en 2008. Post la morto de Andrea, lia pli juna frato Paolo Pininfarina estis nomumita ĝenerala direktoro.[2]

Ĉe ĝia kulmino en 2006, la grupo Pininfarina dungis 2 768 homojn kun filiaj oficejoj ĉie en Eŭropo, same kiel en Maroko kaj Usono. Nun en 2012, post la fino de seria aŭto-produktado, dungado ŝrumpis al 821. Pininfarina estas registrita kaj publike interŝanĝata ĉe la Borso de Italio (Borso de Milano).

Referencoj redakti

  1. Philip, Siddharth Vikram; Tommaso Ebhardt. Mahindra Agrees to Purchase of Car-Designer Pininfarina. Bloomberg (14 decembro 2015). Alirita 8 aprilo 2016.
  2. (12 aŭgusto 2008) “Pininfarina Group: Appointments of New Officers and New Assignments in the Sign of Corporate Continuity”, Pininfarina Group. Alirita 19 junio 2014.. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti