Ontario Lacus
lago en Titano
Ontario Lacus estas la unua malkovrita ekstertera lago[1], observata sur Titano, plej granda satelito de Saturno, kaj ununura satelito havanta konsiderindan atmosferon.
Ontario Lacus | ||
---|---|---|
Polusa regiono de Titano (la suda poluso estas markita de ruĝa kruceto) Ontario Lacus estas la nigra makulo en centro-maldekstro | ||
Lagoj de Titano • lacus | ||
Situo | Titano (luno) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 72° 0′ 0″ S, 177° 0′ 0″ U -72-177Koordinatoj: 72° 0′ 0″ S, 177° 0′ 0″ U | |
Surfaca areo | ~ 20 000 km2 | |
Maksimuma longo | 235 km | |
Dato de la datumoj | junio 2005 | |
Tiu lago entenas verŝajne miksaĵon da hidrokarbonoj, ĉefe likvaj metano kaj etano. Ĝia surfaco estas simila al tiu de la nord-amerika lago Ontario, el kiu venas ĝia nomo. Ĝi situas apud la suda poluso de Titano.
Unue rimarkita en 2005 kiel nigra makulo[2]ĝi estis pruvita esti lago en 2008 per infraruĝaj observoj de la kosmosondiloCassini-Huygens[3].
Titano estas, krom Tero, la ununura astro sur kiu ĉeesto de likvaĵo estis evidentigita en surfaco.
Noto kaj referencoj redakti
- ↑ Ontario Lacus : la unua oficiala ekstertera lago (france)
- ↑ Grudo aŭ lago ? Arkivigite je 2010-03-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ 30-a de julio 2007 : NASA konfirmas likvan lagon sur saturna luno (el la paĝaro de NASA) Arkivigite je 2011-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj redakti
- france Ontario Lacus : Unua ekstertera lago (el "Flashespace")
- france Likva etendaĵo sur Titano (el "Journal de l'astronomie")
- germane Saturnluno Titano : Riveroj kaj lagoj da likva hidrokarbono Arkivigite je 2010-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Etana lago de Titano (el "Astrobiology Magazine")
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóSe Acabó La FiestaLaure Patas d’IlliersEsperantoDua MondmilitoVikipedio:DiskutejoNaverMilena VelbaFungojGolfo (sporto)Reĝlando KastilioVikipedio:MalgarantioKategorio:Etnoj en BulgarioUzanto:DominikVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoĜermolisto de hispanaj esperantistojPortalo:KomunumoĜermolisto de germanaj esperantistojHigh School MusicalVikipedio:AktualaĵojAfrika LeviĝoVikipedioPetr SepéšiSeksumadoInternal Security DepartmentLa Eta PrincoSerĉilo-optimumigoUsonoBozcaadaArno HolzO evangelho segundo Jesus CristoSerĉilo GoogleVikipedio:Bonvenon al VikipedioChatGPTHelpo:Variabloj