Nykarleby

komunumo en Finnlando

Nykarleby (finne Uusikaarlepyy) estas malgranda urbo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La nomo signifas Nova karlo-vilaĝo. La urbo estas preskaŭ komplete svedlingva. Nykarleby havas 7 400 loĝantojn.

Nykarleby
urbetokomunumourbo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro7 500  (2023) [+]
Loĝdenso10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo63° 31′ N, 22° 32′ O (mapo)63.51666666666722.533333333333 [+]
Areo732,83 km² (73 283 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Nykarleby (Finnlando)
Nykarleby (Finnlando)
DEC
Situo de Nykarleby

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nykarleby [+]
vdr
Situo de Nykarleby en Finnlando
Blazono de Nykarleby

Historio redakti

Preĝejo de Nykarleby

Nykarleby estas unu el 15 urboj fonditaj de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. Ĝi estas fondita la 7-an de septembro en 1620. La unua dugrada lernejo en Ostrobotnio estas fondita de Per Brahe en jaro 1641, sed ĝi estis translokigita al Vaasa en 1684. La urbo estas konata kiel naskiĝloko de verkisto Zacharias Topelius kaj komponisto Erik Bergman. En 1975 tri apudaj kamparaj komunumoj Jeppo, Munsala kaj Kampara komunumo de Nykarleby estis ligitaj al la urbo, kies loĝantaro kreskis de malpli ol 2 000 ĝis pli ol 7 000. Ankaŭ la ter-areo kreskis ĝis 714 km².

Evoluo de loĝantaro redakti

JaroEntutefinnalingvajsvedlingvajalilingvaj
18801.2201,5 %98,5 %0 %
19001.2305,4 %94,5 %0 %
192094210,8 %89,2 %0 %
19309387,0 %93,0 %0 %
19501.12610,1 %89,8 %0,1 %
19601.0559,9 %90,0 %0,1 %
19701.37410,0 %89,7 %0,3 %
19807.5378,9 %91,0 %0,1 %
19907.7278,2 %91,3 %0,5 %
20007.4928,4 %90,8 %0,8 %
20057.3758,3 %90,2 %1,5 %

Ĝemelurboj redakti

Ekstraj ligiloj redakti