Neunkirch

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Neunkirch (stacidomo).

Neunkirch estas historia urbeto kaj komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1828 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Neunkirch
Blazono de Neunkirch
Strato en la urbocentro de Neunkirch
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
DistriktoNe estas distriktoj en
Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj 47° 41′ 25″ N 8° 29′ 57″ O / 47.69028 °N, 8.49917 °O / 47.69028; 8.49917 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 25″ N 8° 29′ 57″ O / 47.69028 °N, 8.49917 °O / 47.69028; 8.49917 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1828
Areo17,91 km²
Alteco429 m super marnivelo
Poŝtkodo8213
Komunumkodo2904
Mapo de Neunkirch
vdr

Geografio

redakti

Neunkirch situas en la sudo de la regiono Klettgau ĉe la norda flanko de la montaro Randen. En la sudo de la komunumo sur Randen troviĝas vasta arbaro, kiu invitas al migrado.

Najbaraj komunumoj

redakti

Neunkirch limas en nordo al Oberhallau, Gächlingen kaj Siblingen, en oriento al Löhningen kaj Guntmadingen, en sudoriento al Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudokcidento al Wilchingen kaj en nordokcidento al Hallau.

Vidindaĵoj

redakti

La urbeto estas aparte vidinda pro sia bone konservita mezepoko urbocentro, kiu estas monumento de nacia signifo. Pri la malsupra urbopordego estas dirata, ke se oni pasas tra la malgranda pordo apud la ĉefpordego oni akiras longan vivon, dum se oni paŝas tra la granda pordo oni faras sian lastan iron. Vidindaj estas ankaŭ la multnombraj faktrabdomoj, la du preghejoj kaj la loka muzeo. Ĉe la loko de iama ferminejo en la arbaro la sudo de la komunumo situas sur alteco de 616 m s.m. la arbara kabano Wasenhütte, kiu lueblas pro festoj de grupoj kaj privatuloj.

Trafiko

redakti

Neunkirch situas ĉe la fervojlinio Hochrheinbahn de Deutsche Bahn de Ŝafhaŭzo al Bazelo. Per lokaj trajnoj Ŝafhaŭzo atingeblas en 14 minutoj.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Neunkirch datiĝas el la jaro 850 kiel Niuchilchun. Per tiu dokumento iu Landfrith por la bonfarto de sia animo heredigis siajn bienojn al la Monaĥejo Rejnaŭo.

En la jaro 1525 la episkopo de Konstanco vendis la urbeton Neunkirch al la urbo Ŝafhaŭzo. La urbeto nun formis kune kun Hallau kaj Grafenhausen voktejon de la urbo Ŝafhaŭzo. La kreskanta urbo Ŝafhaŭzo ne toleris alian prosperan urbon en sia proksimeco, kial ĝi rifuzis al Neunkirch la kutime kun la urbeco ligitajn specialrajtojn. Tial Neunkirch formale restis ordinara vilaĝo kvankam kun urba kerno.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildoj

redakti