Löhningen

komunumo de Svislando

Löhningen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1188 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.

Löhningen
Blazono de Löhningen
Blazono de Löhningen
Preĝejo de Löhningen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
DistriktoNe estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj 47° 42′ 0″ N 8° 32′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.53333 °O / 47.70000; 8.53333 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 32′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.53333 °O / 47.70000; 8.53333 (mapo)
Areo6,83 km²
Alteco479 m super marnivelo
Poŝtkodo8224
Komunumkodo2903
Mapo de Löhningen
vdr

Geografio

redakti

Löhningen situas en la orienta parto de Kantono Ŝafhaŭzo en la regiono Klettgau en montareta regiono. La vilaĝo vivas kiel la tuta regiono de vinkulturado.

Najbaraj komunumoj

redakti

Löhningen limas en nordo al Siblingen, en oriento al Beringen, en sudo al Guntmadingen kaj en okcidento al Neunkirch.

Trafiko

redakti

Löhningen atingeblas de la stacidomo de Ŝafhaŭzo per loka aŭtobuso H21 de Verkehrsbetriebe Schaffhausen en 16 minutoj.

Historio

redakti

La unua certigita dokumenta mencio de Löhningen datiĝas el la jaro 1112. (Pri pli malnova mencio el la jaro 778781 oni ne kun certeco povas diri ĉu ĝi rilatas al Löhningen en Kantono Ŝafhaŭzo aŭ al Löhningen en Steintal en la germana komunumo Ühlingen-Birkendorf.)

La malalta jurisdikcio pri Löhningen apartenis al la Libersinjoroj de Tengen kaj aliaj germanaj nobeloj, ĝis en la jaro 1540 ĝin akiris la urbo Ŝafhaŭzo.

Eksteraj ligiloj

redakti