Listo de kancelieroj de Germanio

Listartikolo en Vikipedio

Kanceliero (germane: Kanzler) estas en Germanio la titolo de diversaj altrangaj funkciuloj, kiel ekzemple administranto en universitato. Sed precipe oni celas la estron de la registaro.

Pro historiaj kialoj, en 1867 Otto von Bismarck elektis la titolon Federacia Kanceliero Bundeskanzler por la Nordgermana Federacio. En 1871 la titolo fariĝis Regna Kanceliero, kaj kiam en 1949 fondiĝis Federacia Respubliko Germanio, denove Federacia Kanceliero.

Dum la Nordgermana Ferderacio kaj la Germana Imperiestra Regno, la kanceliero estis nomumita de la prezidanto de la Federacia Konsilio, tio estis la prusa reĝo. Ekde 1919 la kancelieron nomumis la Regna Prezidanto, sed la parlamento rajtis malelekti lin. Ekde 1949, nur la parlamento rajtas elekti kaj malelekti la kancelieron.

Listo de la kancelieroj de la Nordgermana Federacio kaj de la Germana Imperiestra Regno

redakti

Nordgermana Federacio

redakti
Nomo (vivdatenoj)Komenciĝo de la oficadoFino de la oficado
Bundeskanzler
Princo Otto von Bismarck (1815–1898)1-a de julio 186715-a de aprilo 1871

Germana Imperiestra Regno

redakti
Nomo (vivdatenoj)Komenciĝo de la oficadoFino de la oficado
Princo Otto von Bismarck (1815–1898)16-a de aprilo 187120-a de marto 1890
Grafo Leo von Caprivi (1831–1899)20-a de marto 189026-a de oktobro 1894
Princo Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst (1819–1901)29-a de oktobro 189417-a de oktobro 1900
Princo Bernhard von Bülow (1849–1929)17-a de oktobro 190014-a de julio 1909
Theobald von Bethmann-Hollweg (1856–1921)14-a de julio 190913-a de julio 1917
Georg Michaelis (1857–1936)14-a de julio 19171-a de novembro 1917
Graf Georg von Hertling (1843–1919)1-a de novembro 191730-a de septembro 1918
Prinz Max von Baden (1867–1929)3-a de oktobro 19189-a de novembro 1918

Vajmara Respubliko

redakti
Nomo (vivdatenoj)Komenciĝo de la oficadoFino de la oficadoPartio Kialo por la fino
Regna Kanceliero
Friedrich Ebert (1871–1925)9-a de novembro 191810-a de novembro 1918SPD
Prezidanto de la Konsilio de la Popolkomisiitoj
Friedrich Ebert (1871–1925)10-a de novembro 191811-a de februaro 1919SPD
Hugo Haase (1863–1919)10-a de novembro 191829-a de decembro 1918USPD
Philipp Scheidemann (1865–1939)29-a de decembro 19187-a de februaro 1919SPD
Regna Ministroprezidanto
Philipp Scheidemann (1865–1939)13-a de februaro 191920-a de junio 1919SPD
Gustav Bauer (1870–1944)21-a de junio 191914-a de aŭgusto 1919SPDŜanĝo de la titolo al Regna Kanceliero
Regna Kanceliero
Gustav Bauer (1870–1944)14-a de aŭgusto 191926-a de marto 1920SPDPerdo de fido post la Puĉo de Kapp
Hermann Müller (1876–1931)27-a de marto 19208-a de junio 1920SPDPost subskribo de la traktato de Versailles la Zentrumspartei transprenis la kancelierecon
Konstantin Fehrenbach (1852–1926)25-a de junio 19204-a de majo 1921ZentrumPartioj ne povis interkonsenti pri la reparacioj al la aliancanoj
Joseph Wirth (1879–1956)10-a de majo 192122-a de oktobro 1921ZentrumProtesto kontraŭ la perdo de parto de Supera Silezio al Pollando
Joseph Wirth (1879–1956)26-a de oktobro 192114-a de novembro 1922ZentrumMurdiĝo de ministro Walther Rathenau kaj ne sukceso krei demokratian registarion
Wilhelm Cuno (1876–1933)22-a de novembro 192212-a de aŭgusto 1923sen partioSPD kontraŭis la strik-alvokon de la kanceliero dum la Ruhr-okupacio
Gustav Stresemann (1878–1929)13-a de aŭgusto 19233-a de oktobro 1923DVPKoalicia malinterkonsento pri la batalo kontraŭ la komunistaj ribeloj[1]
Gustav Stresemann (1878–1929)6-a de oktobro 192323-a de novembro 1923DVPKoalicia krizo post la Hitler-puĉo en Munkeno
Wilhelm Marx (1863–1946)30-a de novembro 192326-a de majo 1924ZentrumFino de la kabineto
Wilhelm Marx (1863–1946)3-a de junio 192415-a de januaro 1925ZentrumFino de la kabineto
Hans Luther (1879–1960)15-a de januaro 19255-a de decembro 1925sen partioKoalicia malinterkonsento pri la Traktato de Locarno
Hans Luther (1879–1960)20-a de januaro 192612-a de majo 1926sen partioProtesta demisio post kiam la parlamento ne akceptis modifitan imperiestran flagon
Otto Geßler (1875–1955) — kommissarisch12-a de majo 192617-a de majo 1926DDPMalkovro de sekreta kunlaboro inter Germanio kaj Sovetunio pri armado
Wilhelm Marx (1863–1946)17-a de majo 192617-a de decembro 1926ZentrumFino de la kabineto
Wilhelm Marx (1863–1946)19-a de januaro 192712-a de junio 1928ZentrumFino de la kabineto
Hermann Müller (1876–1931)28-a de junio 192827-a de marto 1930SPDKoalicia malinterkonsento pri la pagoj al senlaboruloj
Heinrich Brüning (1885–1970)30-a de marto 19307-a de oktobro 1931Zentrum
Heinrich Brüning (1885–1970)9-a de oktobro 193130-a de majo 1932Zentrum
Franz von Papen (1879–1969)1-a de junio 193217-a de novembro 1932Zentrum (ekde 3-a de junio 1932 sen partio)
Kurt von Schleicher (1882–1934)4-a de decembro 193228-a de januaro 1933sen partio

Epoko de Nacisocialismo

redakti
Nomo (vivdatenoj)Komenciĝo de la oficadoFino de la oficadoPartio
Regna Kanceliero
Adolf Hitler (1889–1945)30-a de januaro 193330-a de aprilo 1945NSDAP
Führer kaj Regna Kanceliero
Adolf Hitler (1889–1945)1-a de aŭgusto 1934[2]30-a de aprilo 1945NSDAP
Regna Kanceliero
Joseph Goebbels (1897–1945)30-a de aprilo 19451-a de majo 1945NSDAP
Estro de la oficanta regna registaro
Johann Ludwig Graf Schwerin von Krosigk (1887–1977)2-a de majo 19455-a de junio 1945sen partio

Federacia Respubliko Germanio

redakti
Nomo (vivdatenoj)Komenciĝo de la oficadoFino de la oficadoPartio Kialo por la fino
Federacia Kanceliero
Konrad Adenauer (1876–1967)15-a de septembro 194916-a de oktobro 1963CDUPartioj volis pli junan personon
Ludwig Erhard (1897–1977)16-a de oktobro 19631-a de decembro 1966CDULa liberaluloj forlasis la koalicion en ekonomia krizo
Kurt Georg Kiesinger (1904–1988)1-a de decembro 196621-a de oktobro 1969CDUMalvenko en parlamenta baloto
Willy Brandt (1913–1992)21-a de oktobro 19697-a de majo 1974SPDNeemo daŭrigi post la skandalo-Guillaume
Walter Scheel (1919–2016)7-a de majo 197416-a majo 1974FDPOficanta ĝis la elektiĝo de Helmut Schmidt
Helmut Schmidt (1918–2015)16-a de majo 19741-a de oktobro 1982SPDLa liberaluloj forlasis la koalicion
Helmut Kohl (1930–2017)1-a de oktobro 198227-a de oktobro 1998CDUMalvenko en parlamenta baloto
Gerhard Schröder (*1944)27-a de oktobro 199822-a de novembro 2005SPDMalvenko en parlamenta baloto
Angela Merkel (*1954)22-a de novembro 20058-a de decembro 2021CDUMalvenko en parlamenta baloto
Olaf Scholz (*1958)8-a de decembro 2021SPD

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Deutsches Historisches Museum: Der „deutsche Oktober“ 1923
  2. Jugendlexikon Nationalsozialismus. Rowohlt Verlag, 1982, p. 72.