Linda Amantova

Linda Amantova (naskiĝis la  3-an de marto 1980(nun 1980-03-03), do nun 44-jara), pli konata je sia sceneja nomo Anmary, estas latva kantistino. Ŝi reprezentis Latvion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.

Anmary
Dosiero:ESC-2012-Latvia-Anmary.jpg
Bazaj informoj
NaskonomoLinda Amantova
Alie nomataAnmary
Naskiĝo3-an de marto 1980 (1980-03-03) (44-jaraĝa)
en Gulbene
Ĝenrojpop-muziko
Profesiosoloa kantisto
Instrumentojkanta voĉo
Aktivaj jaroj2003 ĝis nun
Persona informo
ŜtatanecoLatvio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materJāzeps Vītols Latvian Academy of Music (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Linda Amantova sukcese finis studon en la Latvia Muzika Akademio Jāzeps Vītols. Ŝi partoprenis en la televida programo "Talantu Fabrika 2" (do "fabriko de talentoj"), kiun ŝi finis per dua pozicio. Post tio ŝi partoprenis en variaj muzikaj projektoj, publike kantis en la muzikalo West Side Story laŭ la samnoma filmo kun muziko de Leonard Bernstein, kaj estis gvida kantistino por la grupoj Sunny Sense kaj Mash Mash. D-ro Christoph Schönherr, komponisto kaj profesoro en la Hamburga Altlernejo de Muziko kaj Teatro, elektis ŝin por sola voĉo en lia verkaĵo Magnificat, kiu kun la Hamburga Simfonia Orkestro prezentiĝis en Germanio, Hispanio, Francio kaj Belgio. Ŝi plu studas kaj perfektigas sian kantan voĉon, kaj nun laboras kiel instruisto pri kantado.

Eksteraj ligiloj redakti