Leonard Bernstein

Leonard BERNSTEIN (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1918 en Lawrence, Massachusetts – mortis la 14-an de oktobro 1990 en New York City) estis usona komponisto, dirigento, pianisto kaj populariganto de muziko. Aŭtoro de sukcesaj muzikaloj (West Side Story 1957, filmigita en 1961, Candide, On the Town), operoj (Trouble in Tahiti, A Quiet Place), baletoj (Dybbuk), simfonioj (Jeremiah, The Age of Anxiety), kantoj, scena kaj filma muziko.

Leonard Bernstein
Persona informo
NaskonomoLouis Bernstein
Naskiĝo25-an de aŭgusto 1918 (1918-08-25)
en Lawrence
Morto14-an de oktobro 1990 (1990-10-14) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
MortokialoPneŭmonito kaj korhalto Redakti la valoron en Wikidata
TomboGreen-Wood Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Harvard
Instituto de Muziko Curtis
Eliot House (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Leonard Bernstein
Memorigilo Leonard Bernstein
Familio
PatroSamuel Joseph Bernstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoJennie Resnick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oFelicia Montealegre (en) Traduki (1951–1978) Redakti la valoron en Wikidata
InfanojJamie Bernstein (en) Traduki, Alexander Bernstein (en) Traduki, Nina Bernstein Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupodirigento
muzikologo
komponisto
pianisto
filmkomponisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojSymphony No. 1
Symphony No. 2
Kaddish
West Side Story
Candide
TTT
Retejohttps://www.leonardbernstein.com
vdr
Leonard Bernstein en 1971

Infano de polaj - judaj enmigrintoj el Ukrainio, studis muzikon en Harvard kaj en Filadelfio. En 1958-1969 li agis kiel dirigento de la Novjorka filharmonio kaj gastis en la plej elstaraj operscenejoj de la tuta mondo.

Leonard Bernstein en 1945

En sia verkaro ofte kunligis elementojn de ĵaza kaj populara muziko kun tradiciaj muzikaj formoj (ekz. en scena Meso). Li uzis specifan ritmon (oftajn sinkopojn, ŝanĝiĝantajn ritmojn, nesimetrian akcentigon)kaj kolorplenan instrumentkonsiston. Li konsiderinde meritas pri altigo de arta nivelo de populara muziko kaj muzikaloj. Li famiĝis ankaŭ kiel populariganto de muziko (precipe en televido kaj radio) kaj aŭtoro de libroj pri muziko, per kiuj li kapablis veki ĉe multaj homoj intereson pri klasika muzika ĝenro. Estas interese, ke multaj el liaj kantkomponaĵoj estas plurlingvaj, ofte miksiĝas la angla, la hebrea kaj aliaj lingvoj inkluzive la latinan.

Bibliografio de Bernstein redakti

  • Findings (Trovitaĵoj) – Simon and Schuster, New York, 1982; Anchor Books, New York, 1993 – ISBN 0-385-42437-X.
  • The Infinite Variety of Music (La senfinaj transformoj de muziko) – Simon and Schuster, New York, 1966; Anchor Books, New York, 1993 – ISBN 0-385-42438-8.
  • The Joy of Music (La ĝojo pro muziko) – Pompton Plains, New Jersey, 1959; Amadeus Press edition, 2004 – ISBN 1-57467-104-9.
  • Leonard Bernstein's Young People's Concerts (Koncertoj de Bernstein por junuloj), eld. Gottlieb – Anchor Books, New York, 1962 a 1992 – ISBN 0-385-42435-3
  • The Unanswered Question (La nerespondita demando) – Harvard University Press, Cambridge, Mass, 1976 – ISBN 0-674-92000-7

Bibliografio pri Bernstein redakti

Videografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Videodosieroj redakti