Idiolekto
En lingvoscienco, idiolekto[1] (de la grekaj ἴδιος /ídios/ «propra, persona, aparta» kaj λέγω /légo/ «(mi) parolas») estas lingvovarianto uzata de individuo kaj karakterizata de apartaj vortoprovizo, gramatikaĵoj, prononcmaniero kaj frazeologio. Idiolekto estiĝas pro influo de socia grupo, edukado, profesio, lingva modo. Sian idiolekton havas ĉiu homo. Unu el la karakterizaj trajtoj idiolektaj estas kiom ofte kaj kiujn ŝtopvortojn la parolanto uzas.
Esperantiston povas krome influi la gepatra lingvo kaj lingva teorio. En Esperantujo fakte personaj idiolektaj trajtoj aparte oftas kaj abundas pro la specifa aparteco de la uzado de la lingvo fare de individuoj kiuj ne uzas ĝin ĉiutage kaj konstante, kiel ja okazas per la ĉiutaga nacia lingvo.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojThe Fox and the HoundPär SundbergVytautasEsperantoHelpo:EnhavoXXXDua MondmilitoVikipedio:Problemaj uzantojVikipedioInger NilssonVikipedio:DiskutejoDick SchoofLaure Patas d’IlliersMaria PerssonUzanto:DominikWolfgang GroschMilena VelbaVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojUzanto-Diskuto:ThomasPuschVikipedio:MalgarantioUkijoPekka SimojokiKarl NellPortalo:KomunumoPopola etimologioSerĉilo-optimumigoLantanoFranz EhrlichĜermolisto de Esperanto-eldonaĵojPaltalkUsonoMetropola Areo de PortoRetforumoPreĝejo Sankta Johano (Schleusingen)