Gillian Anderson

usona aktorino

Gillian ANDERSON (9a de Aŭgusto, 1968)[1] estas usona aktorino kaj socia aktivulino. Ŝiaj enlistigoj inkludas la rolojn de FBI Agento Dana Scully en la serio The X-Files, de Lily Bart en la filmo de Terence Davies nome The House of Mirth (2000), de DSU Stella Gibson en la krimdrama televida serio de BBC/RTÉ nome The Fall, de la seks-terapiisto Jean Milburn en la dramkomedio de Netflix nome Sex Education, kaj de Brita Ĉefministro Margaret Thatcher en la kvara sezono de la dramserio de Netflix nome The Crown. Inter aliaj honoroj, ŝi ricevis du premiojn Primetime Emmy, du premiojn Ora Globo, kaj kvar premiojn de la Screen Actors Guild.

Gillian Anderson
Persona informo
Gillian Anderson
NaskonomoGillian Leigh Anderson
Naskiĝo9-an de aŭgusto 1968 (1968-08-09) (55-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvojangla vd
LoĝlokoLondono vd
ŜtatanecoUsono
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato Cornell (1987–1987)
Universitato DePaul - Bakalaŭro de Belarto (1986–1990)
City High-Middle School (en) Traduki (–1986)
The Theatre School at DePaul University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioDemokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gillian Anderson
Familio
Edz(in)oJulian Ozanne (2004–2006)
Clyde Klotz (en) Traduki (1994–1997) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloPeter Morgan (2016–2020) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj3
Profesio
Okupotelevida aktoro
homrajta aktivulo
kantisto
teatra aktoro
aktoro
voĉaktoro
filmreĝisoro
scenaristo
filmaktoro
televida produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1986– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Ĉikago, Anderson kreskiĝis en Londono, Anglio, kaj Grand Rapids, Miĉigano. Ŝi gradiĝis el la Theatre School de la DePaul Universitato en Ĉikago, poste translokiĝis al Novjorko por pluigi sian aktorkarieron. Post ekkarieri en teatro, ŝi atingis internacian agnoskon pro sia rolo kiel FBI Speciala Agento Dana Scully en la usona sciencfikcia drama serio The X-Files. Ŝia kinlaboro inkludas la dramojn The Mighty Celt (2005), The Last King of Scotland (2006), Shadow Dancer (2012), Viceroy's House (2017) kaj du X-Files filmojn: nome The X-Files: Fight the Future (1998) kaj The X-Files: I Want to Believe (2008). Aliaj elstaraj televidaj verkoj estis jenaj: Lady Dedlock en Bleak House (2005), Wallis Simpson en Any Human Heart (2010), Miss Havisham en Great Expectations (2011), Dr. Bedelia Du Maurier en Hannibal (2013–2015), Media en American Gods (2017), kaj Eleanor Roosevelt en The First Lady (2022).

Krom kino kaj televido, Anderson laboris en teatro kaj ricevis kaj premiojn kaj kritikan laŭdon. En ŝia teatra laboro menciendas Absent Friends (1991), pro kiu ŝi atingis mondan premion Theatre al Plej Bona Novulo; A Doll's House (2009), pro kiu ŝi estis nomumita por premio Laurence Olivier, kaj ludado de Blanche DuBois en A Streetcar Named Desire (2014, 2016), pro kiu ŝi atingis teatran premion Evening Standard al la Plej Bona Aktorino kaj ricevis duan nomumon al premio Laurence Olivier al la Plej Bona Aktorino. En 2019, ŝi ludis la rolon de Margo Channing en la teatra produktado de All About Eve pro kiu ŝi ricevis sian trian nomumon al premio Laurence Olivier.

Anderson apogis nombrajn bonfarajn kaj humanajn organizojn. Ŝi estas honora parolanto por la Neurofibromatosis Network kaj kunfondinto de South African Youth Education for Sustainability (SAYes). Ŝi estis nomumita honora oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio en 2016 pro siaj servoj al teatro.

Ŝi estis loĝanta en Londono ekde 2002, post kelkaj jaroj dividitaj inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.

Verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Monitor". Entertainment Weekly. No. 1271. 9a de Aŭgusto, 2013. p. 22.

Eksteraj ligiloj redakti