George Gilbert Scott

Kavaliro George Gilbert SCOTT (n. la 13-an de julio 1811 - m. la 27-an de marto 1878) estis brita angla arkitekto.

George Gilbert Scott
Persona informo
Naskiĝo13-an de julio 1811 (1811-07-13)
en Gawcott
Morto27-an de marto 1878 (1878-03-27) (66-jaraĝa)
en Londono
TomboAbatejo Westminster
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Subskribo George Gilbert Scott
Familio
PatroThomas Scott
PatrinoEuphemia Lynch
Edz(in)oCaroline Oldrid
InfanojGeorge Gilbert Scott la pli juna • John Oldrid Scott
Okupo
Okupoarkitekto
VerkojChristChurch Cathedral
Katedralo de Sankta Maria ĉe Edinburgo
Katedralo de Sankta Maria ĉe Glasgovo
St. Nicholas' Church, Hamburg
vdr
La finstacio Sankta Pancras
Albert Memorial

Komence li desegnis paŭperejojn, sed li famis pro la desegno kaj restaŭro de preĝejoj, katedraloj ktp. en la gotika stilo. Li estis inspirata de Augustus Pugin. Li ludis kernan rolon en la 19a-jarcenta gotika reviviĝo de Anglio. Li ankaŭ desegnis la finstacion Sankta Pancras (1865) kaj la Albert Memorial, komisiitan de Reĝino Viktoria memore de sia edzo Princo Albert de Saxe-Coburg-Gotha kaj konstruita de 1864 al 1876.

Li naskiĝis en Gawcott, Buckinghamshire kaj estis filo de pastro. Li entombiĝis en Abatejo Westminster. Li fondis dinastion de arkitektoj: liaj filoj George Gilbert Scott la pli juna kaj John Oldrid Scott kaj lia nepo Kavaliro Giles Gilbert Scott laboris kiel arkitektoj.