Walter Kappacher

aŭstra verkisto

Walter KAPPACHER (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1938 en Salcburgo, mortinta la 24-an de majo 2024 samloke[1]) estis aŭstra verkisto. En 2009 oni aljuĝis al li la renomitan Büchner-premion.

Walter Kappacher
Persona informo
Naskiĝo24-an de oktobro 1938 (1938-10-24)
en Salcburgo
Morto24-an de majo 2024 (2024-05-24) (85-jaraĝa)
en Salcburgo,  Aŭstrio
Lingvojgermana vd
LoĝlokoObertrum am See vd
ŜtatanecoAŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoLiteratura aktiveco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enObertrum am See vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Walter Kappacher (2009)

Kappacher treniĝis kiel motorcikla riparisto kaj ankaŭ mem partoprenis vetkurojn. Post soldatato li ekinteresiĝis pri teatroj kaj ekfrekventis faklernejon aktoran en Munkeno kion li baldaŭ interrompis. Nun pli kaj pli gravis por la la verkadon; ĉefprofesie li estis konsilisto pri feriaj vojaĝoj.

Verkistado ekis en 1964. En 1967 li publikigis novelojn en la taggazeto Stuttgarter Zeitung. Pli ampleksaj aĵoj Nur Fliegen ist schöner kaj Die Werkstatt venis en la 1970-aj jaroj. Post la 40-a naskiĝtaga datreveno li ricevis mendon pri scenarofaro kaj decidis iĝi liberprofesia verkisto. Li skribis serion da historioj kaj romanoj, krome radidramojn kaj televidscenarojn.Gero von Wilpert karakterizis lin realisma rakontisto el la profesia ĉiutaga vivo de laboristoj kaj dungitaj nememstaruloj uzante simplan lingvon.[2] Ŝatis lin ankaŭ Erwin Chargaff[3] kaj Peter Handke, kiu instigis havigi al li la Hermann-Lenz-premion.[4]. Inter la samtempuloj verkistaj de Aŭstrujo li ludis iel izolitan rolon.

Longe vivis li kun la vidvinigita patrino en ties loĝejo en Salcburgo. Meze de la 1990-aj jaroj li ekloĝis kun sia edzino (instruistino) en Obertrum.[5] De 2014 li ree troviĝis Salcburge.[6] Li anis ĉe la aŭstra filio de PEN-klubo internacia kaj ĉe Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio kaj honora doktoro.

Kiam li plenumis la 80-an naskiĝtagon li publikigis la rememorojn Ich erinnere mich.

Verkoj

redakti
  • Nur fliegen ist schöner. Salzburg 1973.
  • Morgen. Salzburg 1975.
  • Die Werkstatt. Salzburg 1975.
  • Rosina. Stuttgart 1978, kun postparolo de Armin Ayren, Deuticke, Wien 2010, ISBN 978-3-552-06147-7.
  • Die irdische Liebe. Stuttgart 1979.
  • kune kun Peter Keglevic: Die Jahre vergehen. Drehbuch, Salzburg 1980.
  • Der lange Brief. Stuttgart 1982.
  • Gipskopf. Graz 1984.
  • Cerreto. Aufzeichnungen aus der Toscana. Kun ilustraĵoj de la verkisto mem, Salzburg 1989.
  • Touristomania oder Die Fiktion vom aufrechten Gang. Wien 1990.
  • Ein Amateur. Wien 1993.
  • Wer zuerst lacht. Wien 1997.
  • Silberpfeile. Wien 2000.
  • Selina oder Das andere Leben. Wien 2005.
  • Hellseher sind oft Schwarzseher. Erinnerungen an Erwin Chargaff. Verlag Ulrich Keicher, Warmbronn 2007, ISBN 978-3-938743-52-2.
  • Der Fliegenpalast. Residenz Verlag, St. Pölten Salzburg 2009, ISBN 978-3-7017-1510-7.
  • Schönheit des Vergehens. Fotoband, Salzburg 2009.
  • Marilyn Monroe liest Ulysses. Notizen, Fundstücke und dreizehn Fotografien. Nachwort von Matthias Bormuth. Verlag Ulrich Keicher, Warmbronn 2010, ISBN 978-3-938743-86-7.
  • Land der roten Steine. Hanser Verlag, München 2012, ISBN 978-3-446-23861-9. (marto 2012: muzikaĵrangolistoj de ORF)
  • Die Amseln von Parsch und andere Prosa. Müry Salzmann, Salzburg/ Wien 2013, ISBN 978-3-99014-073-4.
  • Der 24. Mai. Verlag Ulrich Keicher, Warmbronn 2013.
  • Trakls letzte Tage & Mahlers Heimkehr. Müry Salzmann, Salzburg/ Wien 2014, ISBN 978-3-99014-104-5.
  • Ich erinnere mich und andere Prosa. Müry Salzmann, Salzburg/ Wien 2018, ISBN 978-3-99014-167-0.

Honoroj

redakti
  • 1977: Förderpreis zum Großen Österreichischen Staatspreis für Literatur
  • 1985: Rauriser Literaturpreis
  • 1986: Literaturpreis des Kulturkreises im Bundesverband der Deutschen Industrie
  • 1997: Calwer Hermann-Hesse-Stipendium
  • 2004: Hermann-Lenz-Preis
  • 2005: Mitglied der Deutschen Akademie für Sprache und Dichtung in Darmstadt
  • 2006: Großer Kunstpreis des Landes Salzburg
  • 2008: honora doktoreco ĉe la Salcburga universitato[7]
  • 2009: Georg-Büchner-Preis;[8]
  • 2015: Wappenmedaille in Gold der Landeshauptstadt Salzburg[9]
  • 2018: Ring der Stadt Salzburg

Literaturo

redakti
  • Christina Höfferer: Ein Seltener. Walter Kappacher. ORF-radifelietono 2009[10]
  • Manfred Mittermayer kaj Ulrike Tanzer (eld.): Walter Kappacher. Person und Werk. Müry Salzmann, Salzburg 2013, ISBN 978-3-99014-080-2

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Walter Kappacher ist tot" - ĉe: Orf.at, 25.4.2024
  2. Gero von Wilpert (eld.): Lexikon der Weltliteratur. Deutschsprachige Aŭtoren. Kröner, 2004, p. 321.
  3. E. Chargaff: "Ein paar Worte über Walter Kappacher" - ĉe: Salz. Zeitschrift für Literatur, jarkolekto 4/I, H. 93 (oktobro 1998), p. 4
  4. Peter Mohr: "Liebenswerter Außenseiter – Zum 80. Geburtstag des Georg-Büchner-Preisträgers Walter Kappacher" - ĉe: Literaturkritik.de
  5. "Die Schönheit des Vergehens"
  6. "Walter Kappacher – hejmpaĝo"
  7. "Walter Kappacher erhält Georg-Büchner-Preis" Ĉe: NZZ, 26.5.2009.
  8. Georg-Büchner-Preis
  9. "Ring der Stadt Salzburg für Büchner-Preisträger Walter Kappacher"
  10. "Ein Seltener"