Geografio de la Demokratia Respubliko Kongo

Demokratia Respubliko Kongo (aŭ Kongo Kinŝasa) estas ŝtato en Centra Afriko. Ĝi estas limigita fare de la Centrafrika Respubliko kaj Suda Sudano en la nordo; Ugando, Ruando, kaj Burundo en la oriento; Zambio kaj Angolo en la sudo; la Kongo Brazavila, la angola eksklavo de Kabindo, kaj Atlantiko en la okcidento; kaj estas apartigita disde Tanzanio fare de lago Tanganjiko en la oriento. La lando havas aliron al la oceano tra 40-kilometra (25-mejla) peco de atlantika marbordo ĉe Muanda kaj la ĉirkaŭ 9-km larĝa elfluejo de la rivero Kongo kiu malfermiĝas en la Gvinean Golfon. Ĝi havas la duan plej altan totalan kristanan loĝantaron en Afriko. Ĝi situas en la mezafrika regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas la due plej granda lando en Afriko laŭ areo kaj la dekunua plej granda en la mondo.

mapo de la Demokratia Respubliko de Kongo. Ankaŭ montrita estas la regionoj de la DRC.
Persatelita bildo de la Demokratia Respubliko de Kongo
La topografio de la Demokratia Respubliko de Kongo.
Demokratia Respubliko Kongo

Geografio redakti

La rivero Kongo.

La Demokratia Respubliko Kongo situas en la kerno de la centr-okcidenta parto de Subsahara Afriko kaj limas (laŭ horloĝo, el okcidento) kun Angolo, la Respubliko Kongo, la Centrafrika Respubliko, Sud-Sudano, Ugando, Ruando, Burundo, Tanzanio (lime kun la lago Tanganiko) kaj Zambio. La teritorio estas trapasata de la Ekvadoro, kun unu triono el la lando en la Norda Hemisfero kaj du trionoj en la Suda Hemisfero.

Kiel rezulto de ties ekvatora loko, DR Kongo posedas altajn pluvindicojn (Vidu artikolon Pluvĝangalo), la jara averaĝo de la lando estas de 1 070 mm. Ĉiu tiu pluvo estas la kaŭzo de la ekzisto de la Kongaj arbaroj, nome la dua plej granda ĝangalo de la mondo. La superabunda vegetaĵaro kovras grandan parton de la baseno de la rivero Kongo, ĝis ties elfluo en la Atlantikon okcidente. Tiu areo estas ĉirkaŭata de savanoj sude kaj sudokcidente, de montaraj terenoj okcidente kaj de densaj paŝtejoj etende trans la rivero Kongo norde. Altaj montoj troviĝas en la regiono plej orienta de la lando, kies plej alta punkto estas la Monto Ngaliema en la landlimo kun Ugando (5110 metroj).

La baseno de la rivero Kongo etendas sur preskaŭ la tuta lando, en areo de ĉirkaŭ 3 700 000 km². La rivero kaj ties alfluantoj (Kasai, Sangha, Ubangi, Aruvimi, kaj Lulonga estas la plej grandaj) formas la kernon de la ekonomio kaj de la transporto, kaj havas altan efikon sur la ĉiutaga vivo de la loĝantaro. La fonto de la rivero Kongo troviĝas en la altaj teroj kaj la montoj de la valo Granda Rifto, kaj ankaŭ en la lago Tanganiko kaj la lago Mŭero. La rivero Kongo estas la plej longa de Centra Afriko, la dua plej longa de Afriko, kaj ankaŭ la dua plej akvenhava de la mondo (post Amazono).

La valo Granda Rifto de la afrika kontinento enhavas la areon de la Afrikaj Grandaj Lagoj kun kiuj la DR Kongo limas almenaŭ kun du el ili nome la lago Alberto kaj la lago Tanganiko. La Rifta Valo havigis la plej parton de la sudo kaj de la oriento de la DR Kongo per granda kvanto de mineralaj riĉoj. Inklude koltanon (mineralo kiu helpis financi diversajn flankojn de la Dua Konga Milito, konflikto kiu rezultis en proksimuma kalkulo de pli ol 5 milionoj de mortoj, la plej granda ekde la Dua Mondmilito), kobalton, kupron, kadmion, nafton, diamantojn, oron, arĝenton, zinkon, magnezion, stanon, germaniumon, uranion, radiumon, baŭksiton, feron kaj karbon. Bedaŭrinde tiu riĉo ne povis esti profito por la popolo de la DR Kongo, male la lokaj geriloj financiĝas parte danke al la espluatado kaj vendado de mineraloj kaj ĉefe de diamantoj plej ofte kontraŭleĝe elfositaj.

Datumoj redakti

Loko de Kongo:Centra Afriko, nordoriente de Angolo

Geografiaj koordinatoj: 0° 00′ N 25° 00′ O / 0.000 °N, 25.000 °O / 0.000; 25.000 (mapo)Koordinatoj: 0° 00′ N 25° 00′ O / 0.000 °N, 25.000 °O / 0.000; 25.000 (mapo)

Areo:
totalo:2,345,410 km.2
lando:2,267,600 km.2
akvo:77,810 km.2

Landaj limoj:
totalo:10,744 km.
landlimaj landoj:Angolo 2,511 km., Burundo 233 km., Centr-Afrika Respubliko 1,577 km., Respubliko de Kongo 2,410 km., Ruando 217 km., Suda Sudano 628 km., Tanzanio 473 km., Ugando 765 km., Zambio 1,930 km.

Klimato:tropika; varma kaj humida en ekvatora rivera baseno; pli freŝa kaj pli seka en suda altebenaĵo; pli freŝa-malvarma kaj humida en orienta altebenaĵo; norde de Ekvatoro - malseka sezona aprilo ĝis oktobro, seka sezona decembro ĝis februaro; sude de Ekvatoro - malseka sezono, novembro ĝis marto, seka sezono, aprilo ĝis oktobro

Loko de la DRC sur monda mapo

Tereno:vasta centra altebenaĵo kovrita de tropika arbaro, ĉirkaŭigita de montoj en la okcidento, ebenaĵoj kaj savano en la suda/sudokcidento kaj herbejoj en la nordo. La plej altaj montoj troviĝas en la Ruvenzori-montaro ĉe la orienta landlimo.

Ĉefaj urboj redakti

Ĉefaj urboj krom la ĉefurbo estas Mbuji-Mayi (1.559.073 en 2010), Kisangani (682.599 en 2009), Kananga (597 000), Goma (500 000), Lubumbaŝo (402 000), Kolwezi (451.168 en 2010).

Vido en Kinŝaso
Interna urboparto de Kinŝaso
Lubumbaŝi, dua urbo en DRK
Panoramo de Mbuji-Mayi
Merkato en Kisangani ĉe la rivero
Ĉefaj urboj en la Demokratia Respubliko Kongo
RangoUrboLoĝantaroProvinco
Censo de 1984Ĉirkaŭkalkuloj de 2005
1.Kinŝaso2 653 5587 787 832Kinŝaso
2.Lubumbashi564 8301 374 808Katanga
3.Kolwezi416 122910 167Katanga
4.Mbuji-Mayi486 235874 974Orienta Kasai
5.Kisangani317 581539 164Orienta Kongo
6.Kananga298 693463 556Okcidenta Kasai
7.Likasi213 862422 726Katanga
8.Boma197 617344 522Malsupra Kongo
9.Tshikapa116 016267 508Okcidenta Kasai
10.Bukavu167 950225 431Suda Kivuo
11.Mwene-Ditu94 560189 215Orienta Kasai
12.Kikwit149 296186 995Bandundu |-----13.Mbandaka137 291184 189Ekvatora Kongo
14.Matadi138 798180 115Malsupra Kongo
15.Uvira74 432170 422Suda Kivuo
16.Butembo73 312154 649Norda Kivuo
17.Gandajika64 878154 414Orienta Kasai
18.Kalemie73 528147 065Katanga
19.Goma77 908144 151Norda Kivuo
20.Kindu66 812135 690Maniema
21.Isiro78 268127 068Orienta Kongo
22.Bandundu63 642118 203Bandundu
23.Gemena63 052117 631Ekvatora Kongo
24.Ilebo53 877107 086Okcidenta Kasai
25.Bunia59 59896 757Orienta Kongo
26.Bumba51 19795 514Ekvatora Kongo
27.Beni44 14189 643Norda Kivuo
28.Mbanza-Ngungu44 78286 351Malsupra Kongo
29.Kamina62 78973 616Katanga
30.Lisala37 56570 082Ekvatora Kongo
31.Lodja28 67168 239Orienta Kasai
32.Kipushi53 20762 382Katanga
33.Binga32 18160 037Ekvatora Kongo
34.Kabinda24 78958 999Orienta Kasai
35.Kasongo27 13855 115Maniema
36.Kalima27 08755 012Maniema
37.Mweka25 49450 672Okcidenta Kasai
38.Gbadolite27 06350 489Ekvatora Kongo

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Godding, R., Géographie physique, politique et économique du Congo, Bruxelles-Paris, 1908.
  • ARSOM, , La conférence de géographie de 1876. Recueil d"études, Bruxelles, 1976
  • Banning, E., L'Afrique et la Conférence géographique de Bruxelles, Bruxelles, Murquardt, 1877.
  • Borgniez, G., Problèmes hydrologiques au Congo belge et au Ruanda-Urundi, Institut Royal Colonial Belge, Section des Sciences Techniques, Mémoires in-8°, VIII, 2, Bruxelles, 1952, 66 p.
  • Burton, R., Voyage aux Grands Lacs d’Afrique orientale, Paris, 1862.
  • Bultot, F., Saisons et périodes sèches et pluvieuses au Congo belge, Bruxelles, 1954.
  • Bultot, F., Atlas climatiques du bassin zaïrois, Quatrième partie, Publications de l'I.N.E.A.C., Bruxelles, 1977, Hors-Série.
  • Bultot, F., Carte des régions climatiques du Congo belge établie d'après les ritères de Köppen, Publications de l'INEAC, Bruxelles, 1950, 13 p.
  • Bultot, F., Étude statistique des pluies intenses en un point et sur une aire au Congo belge et au Ruanda-Urundi, I.N.E.A.C., Bruxelles, 1956, Bureau Climatologique, 90 p.

Eksteraj ligiloj redakti