Friedrichroda

komunumo en Turingio, Germanio

Friedrichroda estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7127 loĝantojn. Kvartaloj de Friedrichroda estas ekz. Reinhardsbrunn, Finsterbergen kaj Ernstroda.

Friedrichroda
Blazono
Friedrichroda (Germanio)
Friedrichroda (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • kuracloko
Administrado
Federacia landoTuringio
DistriktoDistrikto Gotha
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo03623
Poŝtkodo99892–99894
Aŭtomobila kodoGTH
Oficiala Municipokodo16067019
Politiko
KomunumestroThomas Klöppel
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoGartenstraße 9
99894 Friedrichroda
Demografio
Loĝantaro7127 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo50° 51′ N, 10° 34′ O (mapo)50.8575410.56507Koordinatoj: 50° 51′ N, 10° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo430 m
Areo18,46 km²
Oficiala retejohttps://www.friedrichroda.info/
vdr
La protestantisma preĝejo
La ĉefa stacidomo

Historio redakti

Dum la lastaj 150 jaroj Friedrichroda floris kiel kuracloko kaj feriuma paradizo. Centre oni konstruis dum la GDR-tempo loĝblokojn por la amasoj da turistoj. La nombro de la daŭre loĝantoj neniam estis pli ol 6.000. En 1980 finfaritis la sindikata ripozumhejmo giganta Monta Hotelo Friedrichroda. Bobado faritis jam frue ĉe Spießberg-vego.

Post la ŝanĝoj politikaj Friedrichroda ektrovis novan rolon kaj imitadis la najbaran vilaĝon de Tabarz. Ekde tiam la sennombraj malnovaj kaj ĉarmaj dometoj de nove efektas al la migrantoj kaj la turistoj. Ĝis malkonstruordono de la sovetiaj okupantoj post la Dua mondmilito ekzistis fervojlinio al Georgenthal.

Vidindaĵoj redakti

Homoj rilataj de la urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti