Francesc Macià i Llussà
Francesc Macià i Llussà (naskiĝis la 21-an de oktobro 1859 en Vilanova i la Geltrú, Garraf, mortis la 25-an de decembro 1933 en Barcelono, Hispanio)estis la 122-a Prezidanto de Generalitato de Katalunio[1]. Li ankaŭ estis Kataluna oficiro en la Armeo de Hispanio[2].
Biografio redakti
Macià atingis la rangon de leŭtenanto-kolonelo dum sia militista kariero. Li kondamnis la atakon de kelkaj hispanaj oficiroj kontraŭ la ĵurnalo La Veu de Catalunya en 1905. Li estis devigita forlasi la armeon[3].
En 1922 li fondis la sendependan partion "Estat Català"[4].
En 1926 li provis ribelon kontraŭ la hispana diktatoreco de Miguel Primo de Rivera. Ĉi tiu ribelo estis bazita en Prats-de-Mollo-la-Preste (Rusiljono). Ĝi estis abortigita de la francaj Ĝendarmoj, sed ĝi gajnigis multan popularecon al lia kaŭzo en Katalunio.
En 1931 Macià proklamis la Liberan Katalunan Respublikon en Barcelono. Li poste estis devigita akcepti partan aŭtonomion ene de la nova Hispana Respubliko. Macià estis la Prezidanto de la Generalitato ekde 1932 ĝis lia morto en 1933. Li estas entombigita en la Tombejo de Montjuïc en la monteto Montjuïc de Barcelono.
Referencoj redakti
- ↑ http://www.president.cat/pres_gov/president/ca/presidencia/origens-generalitat.html Arkivigite je 2014-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Els orígens de la Generalitat (katalune)
- ↑ Masanés, Cristina (oktobro 2009). “Els orígens del mite”, Sapiens (katalune) 84.
- ↑ Esculies, Joan (oktobro 2012). “El cavaller de l'ideal”, Sàpiens (katalune) 121, p. 22–28.
- ↑ Esculies, Joan (decembro 2013). “Macià, el paradigma dels conversors a l'independentisme”, Ara (katalune), p. 12.
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Macià i Llussà en la baza angla Vikipedio.