Foliero
Foliero aŭ foliolo[1] ( latine: foliolum ), estas parto de kunmetita folio. Laŭ la aranĝo de la folieroj, estas malsamaj specoj de kunmetitaj folioj:
- plumforma: la folieroj estas ambaŭflanke de la tigo. Oni distingas:
- pare plumforma, se la nombro de folieroj estas para,
- nepare plumforma se la nombro de folieroj estas nepara.
- trifoliera, kiel ĉe trifolio.
- fingra, se la folieroj similas la fingrojn de mano.
Fojfoje, la folieroj mem povas esti kunmetitaj el folieroj, kiel ĉe kristodorna glediĉio (Gleditsia triacanthos). Tiel, la folioj estas duoble plumformaj.
Ĉe iuj plantoj, precipe ĉe fabacoj, la lasta foliero havas formon de ĉiro.
Referencoj redakti
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro, 2002, p. 352
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóSe Acabó La FiestaLaure Patas d’IlliersEsperantoDua MondmilitoVikipedio:DiskutejoNaverMilena VelbaFungojGolfo (sporto)Reĝlando KastilioVikipedio:MalgarantioKategorio:Etnoj en BulgarioUzanto:DominikVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoĜermolisto de hispanaj esperantistojPortalo:KomunumoĜermolisto de germanaj esperantistojHigh School MusicalVikipedio:AktualaĵojAfrika LeviĝoVikipedioPetr SepéšiSeksumadoInternal Security DepartmentLa Eta PrincoSerĉilo-optimumigoUsonoBozcaadaArno HolzO evangelho segundo Jesus CristoSerĉilo GoogleVikipedio:Bonvenon al VikipedioChatGPTHelpo:Variabloj