Flughaveno London Gatwick

Flughaveno London Gatwick (London Gatwick Airport) (IATA-kodo: LGW) estas la dua flughaveno de Londono kaj la dua laŭ grandeco en Britio post Flughaveno London Heathrow. Ĝi situas proksimume 40 kilometrojn sude de Londono kaj samdistance de Brighton ĉe la suda marbordo.

Flughaveno London Gatwick

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: LGW ICAO: EGKK
Resuma informo
LandoAnglio
RegionoWest Sussex
TipoCivila flughaveno
MastrumantoBAA
Apuda urboLondono (40 km)
Alteco62 m
Geografia situo51° 8′ 53″ N, 0° 11′ 25″ U (mapo)51.148055555556-0.19027777777777Koordinatoj: 51° 8′ 53″ N, 0° 11′ 25″ U (mapo)
Flughaveno London Gatwick (Britio)
Flughaveno London Gatwick (Britio)
DEC
Situo de Flughaveno London Gatwick
Map
Flughaveno London Gatwick
Kurej-angulo08R/26L 08L/26R
Kurej-longo3316 m – 2565 m
Retejowww.gatwickairport.com
vdr

31 milionoj da pasaĝeroj uzas la flughavenon ĉiujare kaj flugas al 200 vojaĝceloj (2003)

La flughaveno vespere

Antaŭ nelonge oni proponis la konstruadon de dua kurejo, kaj tio kreis penplenajn protestojn pro la bruo, poluado kaj ankaŭ la fakto, ke oni devos detrui centojn da domoj.

La flughaveno havas du terminalojn, nordan kaj sudan. Ili estas ligitaj per aŭtomata unurelvojo. La suda terminalo ankaŭ havas malgrandan filian terminalon ankaŭ ligitan per unurelvojo.

La suda terminalo situas rekte super la stacidomo Gatwick Airport, de kie oni povas rapide kaj ofte atingi la stacidomojn London Bridge, London Victoria kaj ankaŭ Brighton.

Eksteraj ligiloj redakti