Ejulve

municipo en Teruel

Ejulve [eĤULbe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej suda pinto de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.

Ejulve
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo44559
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro176  (2023) [+]
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 47′ N, 0° 33′ U (mapo)40.7751485-0.55288200000001 [+]
Alto1 113 m [+]
Areo109,485836 km² (1 094 8.5 836 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Ejulve (Provinco Teruelo)
Ejulve (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Ejulve
Ejulve (Hispanio)
Ejulve (Hispanio)
DEC
Situo de Ejulve

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ejulve [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj je 62 km de Alcañiz, inter Gargallo kaj La Mata de los Olmos (norde) kaj Pitarque kaj Villarluengo (sude). La altitudo de la loĝloko estas de 1113 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo inter la montetoj San Pedro kaj Santa Catalina, formante tial urban neregulan kaj mallarĝan disponon, adaptita al la kruta topografio de la deklivo.

Nordokcidente: GargalloNorde: GargalloNordoriente: Gargallo
Okcidente: La Zoma Oriente: Molinos
Sudokcidente: AliagaSude: VillarluengoSudoriente: Castellote

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Aperis diversaj literumadoj: Xulb (12-a jc, 13-a jc, 14-a jc), Exulb (14-a jc, 15-a jc), kaj Exulbe/Exulve, (15-a jc, 16-a jc, 17-a jc, 18-a jc, 19-a jc). Tiu loko estis en la teritorio de Alcañiz kiun Alfonso la 2-a de Aragono lasis al la Ordeno de Kalatravo pro helpo en la konkero.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ejulve oni malaltiĝis el 1290 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 178 loĝantoj. En 2009 okazis arbara incendio en la municipa teritorio de najbara Aliaga kiu rapide etendiĝis al Ejulve. Ĝi estis la arbara incendio plej etenda registrita en Hispanio en la jaro 2009, kun 7 301,14 hektaroj bruligitaj.​

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nutrindustrio produktas viandon (ŝinkon) kaj lakton. Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la urbodomo, domegoj, la preĝejo, la ermitejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti